Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / krokodilo / Esperantista kvanto imprese kreskis en Tunizio !

Esperantista kvanto imprese kreskis en Tunizio !

de krokodilo Laste modifita: 2009-02-22 20:39
(erariga novaĵo)
« Tunizio : Esperantistoj, el kiuj brilega Youssef Msakni, superis malfacilaĵojn. » Gazetaro (Tuniso) http://fr.allafrica.com/stories/200811240944.html Kaj fi al diskreteco, ĉi tiuj esperantistoj fieras pri sia identeco. Tio varmigas nian ĥoron : « Fieraj pri ilia esperanteco » http://www.facebook.com/video/video.php?v=8765933363&oid;=8673424901 Ili eĉ feliĉas : « En festa kaj malstreĉtita etoso... (pli)» http://www.truveo.com/Supporters-esp%C3%A9rantistes-SDF-FranceTunisie-P2/id/743656112 Ili nun tiom multas en Tunizio, ke oni eĉ parolas pri popolo : « La portalo de esperantista popolo eksterlande» http://www.e-s-f.org/ Estas eĉ « Batalantaj Esperantistoj » http://tuniblogs.com/post-tag/esperantistes-militants/ Sed, dum kresko de entuziasmo ĉe francaj esperantistoj pro ĉi tiu subita kaj neatendita multobliĝo de esperantistoj aliflanke de Mediteraneo, la vero ekaperis : ĉiuj tiuj novaj esperantistoj estas subtenantoj de Tunisa piedpilka teamo, la Sporta Espero de Tuniso ! http://toonsien.blogspot.com/2006/08/lesprance-sportive-de-tunis.html Retpaĝaro de esperantaj subtenantoj http://forum.esperantistes.com/ Nu ek ! Ni superu nian elreviĝon, kaj bondeziru grandajn piedpilkajn ĝojojn al tiuj netipaj parencoj. Eble iam kelkaj el ili, mise alklakante (kiel ni) esperantistan paĝaron - malsimilan al tiu, kiu estis supozita - aliros Esperanton, scivolemaj pri tiu ĉi internacia lingvo ! Finfine, ĉu ni ĉiuj ne estas esperantaj homoj ? (Laŭ la novaĵo, legita en esperantista regiona franca ĵurnalo « La informilo »)