Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / jparzyszek / Reinhard Selten honorigita de Univesitato en Bjalistoko

Reinhard Selten honorigita de Univesitato en Bjalistoko

de Jarosław Marek Parzyszek Laste modifita: 2010-08-21 23:04
Lau ka decido de la Senato de Universitato en Bjalistoko la nobelpremiito Reinhard Selten farigxos nova honorkiala doktoro de Universitato en Bjalistoko.

Detaloj de evento

Kiam

2010-08-21 je 22:50 ĝis
2010-12-15 je 22:50

Kie

Bjalistoko

Aldoni eventon en la kalendaron.

Lau ka decido de la Senato de Universitato en Bjalistoko la nobelpremiito Reinhard Selten farigxos nova honorkiala doktoro de Universitato en Bjalistoko. La neformala propono - iniciatita de la eksprezidanto de Fondumo Zamenhof - estis sendita al la Universitato antau la UK en Bjalistoko, sed pro la sciencaj kaj formalaj postuloj, la formala decido okazis nur cxisomere. Nun estas interkonsentata la dato de la formala solenajxo okaze de la honorkiala doktorigo de profesoro Selten, kiu jam pasintajare - okaze de la 94-a UK - vizitis Bjalistokon. Prof. Reinhard Selten naskigxis antau la Dua Mondmilito en Vroclavo (Breslau) kaj post la ricevo de la nobelpremio pri ekonomio en 1994 jam kelfoje estis honorkiale distingita de la polaj, germanaj kaj usonaj universitatoj. Prof. Selten estas la unua ekonomiisto distingita de la Univeristato en Bjalistoko, kiu de 1997 funkcias kiel memstara universitato (pli fru ekde 1968 gxi funkiciis kiel Filio de Varsovia Universitato). Profesoro de la bjalistoka universitato, ankau pri ekonomio, estas la urbestro de Bjalistoko - Tadeusz Truskolaski, kiu invitis kaj gastigis la pasintjaran Universalan Kongreson.
arkivita en: