Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Intraespo inaŭguris retan kurson de Esperanto / Intraespo ĉe Ĉina Radio Internacia

Intraespo ĉe Ĉina Radio Internacia

La prezidanto de Intraespo estis intervjuita de ĈRI kaj parolis pri la organizo kaj pri la planoj por la disvolvado de la esperantista ekonomio.
Fabrício Valle, la prezidanto de Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio, estis intervjuita de Ĉina Radio Internacia. La novaĵon pri tio vi povas legi ĉe http://esperanto.cri.cn/641/2012/08/21/1s139804.htm kaj tie estas ankaŭ ligilo por la intervjuo. Intraespo sin preparas por komenci konkretan fazon de sia laboro per baldaŭa lanĉo de retejo en la portugala lingvo ĉe www.intraespo.org/brasil kaj iom poste retejo en Esperanto kaj kelkaj fremdaj lingvoj ĉe intraespo.org. Dume, oni povas supraĵe scii pri Intraespo, en Esperanto, ĉe www.intraespo.org/internacie