Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Intraespo inaŭguris retan kurson de Esperanto / Intraespo inaŭguris retan kurson de Esperanto

Intraespo inaŭguris retan kurson de Esperanto

La brazila ne-registara organizo Intraespo - Monda Organizo por la Disvolvado de la Esperantista Ekonomio faris la unuan konkretan paŝon cele startigi sian agadon.
Per adaptaĵo de konata kurso, Intraespo inaŭguris la retejon Fale Esperanto, ĉe www.falesperanto.com.br , kiu estos uzata ĉefe por diskonigado de Esperanto ĉe entreprenistoj kaj ĉiuspecaj profesiuloj kiuj volas tutmondigi sian agadon. Krom la kursa retejo, estis inaŭgurita ankaŭ provizora informa paĝo ĉe www.intraespo.org/info, en la portugala lingvo. Baldaŭ estos inaŭgurita versio en Esperanto, dum la definitiva retejo estas konstruata.