Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Indjanaj novaĵoj / Nova libro verkita en Esperanto: «La samtavolana produktadomaniero»

Nova libro verkita en Esperanto: «La samtavolana produktadomaniero»

de David de Ugarte Laste modifita: 2012-08-13 11:01
«La samtavolana produktadomaniero», estas enkonduka eseo kiu celas montri kiel la ekonomia krizo reale estas la krizo de la grandaj skaloj, kaj ankaŭ precipe montri kiel ni havas la ŝancon akceli la transiron al nova produktadomaniero kiu fundamentiĝas sur nova kooperativa konkuro, nova etiko de la laboro kaj, ĉefe, sur la konstruo de novspeca sci-komunumo malfermita al ĉiuj. La libro estas libere elŝutebla en html kaj epub-formato.