Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / hoss / NASK invitas vin al suda Kalifornio!

NASK invitas vin al suda Kalifornio!

de Hoss Firooznia Laste modifita: 2008-05-14 17:12
Invito al senpaga aliĝo al la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto

Pasigu tri semajnojn ĉi-somere ĉe belega, apud-plaĝa universitato inter esperantistoj el ĉirkaŭ la mondo!

De la 30-a de Junio ĝis la 18-a de Julio okazos la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Diego, Usono.

La kurskotizo estas TUTE SENPAGA por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj pliaj stipendioj haveblas. Cetere, la usona dolaro estas ege malforta ĉi-jare, do jen relative malmultekosta ŝanco viziti Usonon!

Tamen vi devas baldaŭ aliĝi, ĉar tempo fuĝas!

Ĉi-jare instruos usonano Lee Miller, germanino Birke Dockhorn, kaj svedo Bertilo Wennergren—aŭtoro de la fama Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko! NASK ofertos kursojn por komencantoj ĝis spertuloj, kaj ĉiutage okazos amuzaj vesperaj programoj: ekskursoj, prelegoj, ludoj ktp.

Jen afiŝoj; bonvolu disdoni al amikoj!

Por ekscii pli, kontaktu Ellen Eddy: <eddyellen(ĉe)aol.com>.