Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fjmoleon / Hispana Kongreso de Esperanto 2012

Hispana Kongreso de Esperanto 2012

de Francisco Javier Moleón Laste modifita: 2011-12-13 15:35
Esperantista Kastili-Manĉa Asocio, en kunlaboro kun Hispana Esperanto-Federacio, invitas vin partopreni en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 27a de aprilo ĝis la 1a de majo 2012 en la urbo Almagro (Ciudad Real), Hispanio.

Detaloj de evento

Kiam

2012-04-27 je 16:00 ĝis
2012-05-01 je 23:55

Kie

Almagro (Ciudad Real), Hispanio

Kontakta telefono

+34 914 468 079

Aldoni eventon en la kalendaron.


La sidejo

La ĉefa sidejo de la kongreso estos la Palaco de la Grafo de Valdeparaíso, konstruaĵo el la 18a jarcento, nuntempe kulturejo de la provinca deputitejo de Ciudad Real. La kongresejo disponas pri ĉiuj necesaĵoj por la okazigo de la kongreso: salonoj, kunvenĉambroj, ripozejoj kaj ankaŭ (en limigita kvanto) loĝebleco.

La urbo

Almagro estas urbeto en la provinco Ciudad Real, en la regiono Kastilio-Manĉo en la centro de Hispanio, kaj havas ĉ. 9000 loĝantojn.

La urbo posedas pitoreskan historian centron kaj multajn artajn metiejojn, kaj estas ofta vizitcelo de turistoj. Unu el la plej famaj allogaĵoj estas la teatrejo aŭ "kortoteatro" ("corral de comedias" aŭ "komedikorto", kiel ĝi estis nomata), la sola teatrejo en Hispanio restinta senŝanĝa de post la 17a jarcento. Aparta eco de la teatrejo: ĝi ne havas tegmenton. Dua allogaĵo de la urbo estas la nekutima centra placo, tute malsama ol aliaj placoj de la regiono: ĝi estis konstruita laŭ la nordeŭropa maniero de la germanaj bankistoj Fugger. Tria allogaĵo estas gastronomio.

Almagro estas referenco de la teatra kaj kultura medioj de la regiono pro sia Internacia Festivalo pri Teatro kaj Kulturaj kaj Turismaj Aktivaĵoj. Nuntempe Almagro kandidatas por akceptiĝo sur la Liston de Mondaj Heredaĵoj de Unesko.


La kongresa komitato

La Lokan Kongresan Komitaton (LKK) konsistigas:

Prezidanto: Jesús García Cano
Sekretario: Miguel Hernández
Kasisto: Raúl Martínez
Kunlaborantoj: Pablo Busto, Fernando Martínez


Por pliaj detaloj pri la programo de la Kongreso kaj aliaj sciindaĵoj alklaku la ligilon sube de ĉi tiu paĝo. Por ajna informpeto aŭ propono por ellabori la definitivan programon vi povas skribi al nia retadreso: info@esperanto.es


Kotizoj

Pagu la kotizon, indikante la tekston "Kongreso" kaj vian nomon, en la bankokonton de la "Asociación Castellano-Manchega de Esperanto- EMAS": UNICAJA: 2103 0471 91 0030005725 (se vi pagas el Hispanio)

Por pagoj el eksterlando uzu jenan bankokodon: IBAN: ES4821030471910030005725 / SWIFT: UCJAES2M

Aliĝo ĝis 31 januaro 2012 (1) Inter 1 februaro kaj 15 aprilo 2012 (1) Ekde 16 aprilo 2012 kaj surloke
Membro de HEF aŭ EMAS 35€ 45€ 55€
Nemembro de HEF 45€ 55€ 65€
Juna membro de HEF (sub 30 jaroj) (2) 25€ 35€ 45€
Junulo nemembro de HEF (sub 30 jaroj) 30€ 40€ 50€
Gastigado en la kongresejo en dupersona ĉambro, kvar noktoj, prezo por unu persono: 60 €


(1) La efektiva dato estos tiu de ricevo de la pago.
(2) Sama rabato estas aplikebla al lernantoj de Esperanto ĉeestantaj kursojn organizitajn de grupoj aligitaj al HEF, komenciĝintajn inter septembro 2011 kaj aprilo 2012.

Pli da informo pri tiu evento…

arkivita en: