Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Programo kunigas esperantajn novaĵretejojn

Programo kunigas esperantajn novaĵretejojn

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2013-09-09 15:50
Estis kreita programo por poŝtelefonoj kaj mankomputiloj (tablets) titolita Enmane. Ĝin kreis la brazila fakulo pri informadiko Fabio Santos.
Programo kunigas esperantajn novaĵretejojn

Aspekto de Enmane

Ĝia celo estas kunigi en unu solan lokon la ĉefajn novaĵretejojn de la esperantista mondo. Inter la alireblaj paĝoj estas Libera Folio, Monato, Kontakto kaj Esperanto Ilustrita.

La utiliganto de la sistemo Android disponas je rekta aliro al ĉiuj notoj kaj informoj publikigitaj.

Legu pli tie ĉi.