Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Esperanto elstariĝas en la Dujara Internacia Libro-foiro de Rio-de-Ĵanejro

Esperanto elstariĝas en la Dujara Internacia Libro-foiro de Rio-de-Ĵanejro

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-10-16 17:54
Esperanto-movado vigle partoprenis en la XV-a Dujara Internacia Libro-foiro de Rio-de-Ĵanejro. Temas pri la plej grava evento de la eldona merkato en Brazilo.
Esperanto elstariĝas en la Dujara Internacia Libro-foiro de Rio-de-Ĵanejro

Budo de Eldonejo Lorenz.

De la 1-a ĝis la 11-a de Septembro, Eldonejo Lorenz vidigis kaj disvendis siajn varojn ene de la budo de Eldonejo Léon Denis. Krom pluraj spiritismaj titoloj en kaj pri Esperanto, la vizitintoj disponis pri didaktikaj libroj pri la Internacia Lingvo. Kvankam granda kvanto da homoj apenaŭ scias pri Esperanto, la plimulto de la publiko favoras al ĝi. Laŭ la eksponistoj la iniciato estis sukcesplena.