Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Fino de la unua trimestro 2009-2010 en Instituto ZAMENHOF (IZo) / DEKLARO DE UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko)

DEKLARO DE UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko)

de esperantogo — Laste modifita: 2010-05-10 22:43
Estimataj esperantistoj tutmondaj, La 14an de aprilo 2010 estas lanĉita Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA). Tiu ĉi organizo estas tute sendependa de ĉiuj aliaj (La Esperanta Civito, UEA, SAT, MAS kaj aliaj ekzistantaj aŭ ekzistontaj).

UETA rajtas peti kunlaboron kun la aliaj E-organizaĵoj, sed neniu el ili havas la rajton ion entrepreni aŭ decidi nome de ĝi sen antaŭa skriba kontrakto. Ĵus kreiĝis UETA, kaj ĝi ne jam adresis kunlaborpeton al iu organizaĵo. Grupoj en Afriko rajtas aliĝi al ajna E-organizaĵo en la mondo, sed tio ne signifas, ke UETA aliĝas al tiuj organizaĵoj.

UETA neniam aliĝos al E-organizaĵoj, kaj neniam fariĝos establo de la Esperanta Civito, sed povos havi kunlaboran kontrakton kun ili aŭ kune kun ili starigi reton kiu tutmonde reprezentos Esperantujon antaŭ aliaj internaciaj organizaĵoj. Ĉiu ajn Esperanto-organizaĵo, kiu klopodas uzi la novan organizon por atingi propran celon egoisman, respondos mem iam pri tio.

UETA daŭrigas sian laboron en tuta memstareco, subtenante neniun ekzistantan Esperanto-organizaĵon malfavore al aliaj. Tio estu klara al ĉiuj, ke tuj ĉesu la manovroj por semi la konfuzon en la kapoj de homoj, kvazaŭ UETA estus filio de Esperanto-organizaĵo. Ne, UETA estas tute sendependa kaj en tiu ĉi tuta sendependeco ĝi agadas. Por UETA, La Ekzekutivo

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-05-16 08:08
Eble por kelkaj ne placxos cxi decido, sed al mi sxajnas, ke por afrika kaj esperanta movado cxi pasxo estas gxusta, ke ne estu misuzata de aliaj organizoj kaj kio tre grava ne manipulata.
UETA indan nian apogon kaj ni deziru al ili sukcesan mamstaran agadon, samrajtan kiel aliaj organizoj kaj ne estu traktata kiel servo- aux frap-knabo.
Al cxiuj aliaj mi konsilus trakti kiel partneron samrangan kio ankaux donos profiton kaj respekton al tuta E-movado.
WinstonSmith
WinstonSmith diras:
2010-05-21 00:00
"Mamstara agado"? Mi trute konsentas.
pistike65
pistike65 diras:
2010-05-21 06:26
"Respektu vian papon kaj vian mamon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero".

amoke
Istvan Ertl
esperantogo
esperantogo diras:
2010-05-21 08:51
Se ni konsideras, ke la mamo estas tre grava en en estighado senfina de la homaro, konsideri agadon mamstara ne estas ridige. Plie, kion viroj shatas, chu mamojn kushantajn sur la brusto ghis la umbiliko, au mamon pintan/staran ? Se la agado de UETA estas :
- mamstara, tio montru, ke ghi nutru aliajn agadojn
- memstara, ghi dependas de neniu E-organizajho.

Tial ambau literoj A kaj E tre taugas tie chi. La agado de UETA estu kaj MAMSTARA kaj MEMSTARA