Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Fino de la unua trimestro 2009-2010 en Instituto ZAMENHOF (IZo)

Fino de la unua trimestro 2009-2010 en Instituto ZAMENHOF (IZo)

de esperantogo — Laste modifita: 2009-12-21 21:36
Post iom pli ol tri monatoj da lernlaboroj, la gelernantoj en Togolando havas feriojn de la 18-a de decembro 2009 ĝis la tria de januaro 2010. Tiel la 4-an de januaro 2010 ili komencos la duan trimestron. Ĉu la fino de la trimestro silente okazis en IZo ? Eble grumblo de najbaroj de IZo povos ion pruvi. "La tutan nokton mi estis en laboro. Nun mi ripozas, kaj tiom da bruoj devas ĝeni. Kia lernejo estas! Kiaj muzikoj! Ĉu ili ne povas iom mallaŭtigi la parolilojn. Mi iros mem por admoni la instruistojn", diris Siril, loĝanto de najbara domo. Li impetis al la lernejo kaj alveninte al la enirejo, li demandis pri la direktoro. Alvenis la direktoro, kiu venigis lin enen de la lernejo. Kia koincido. Estis manĝotempo kaj Siril estis invitita al la manĝo. "Ne, mi ne tuj manĝu sed mi unue diru kial mi estas tie ĉi". Neniu respondis lian diron, kiam, flarante la odoron de "sodabio" (togolanda brando) li diris :"Mi prenu mian parton, se ne, ĉiom vi trinkos, kaj neniom mi trovos". La kutimo ĉe la laborantoj de IZo estas, ke neniu drinkas nek fumas. Jen Siril postulis pli kaj pli da "sodabio". Finfine li dormegis en la loko mem kie estas la bruegoj. Li pludormas nun, kiam verkiĝas tiu ĉi artikolo, sed la gelernantoj daŭrigis sian festadon pro la fino de la unua trimestro. La programo antaŭvidis matĉojn, piknikon, teatraĵeton, dancojn kaj proklamadon de la rezultoj de la ekzamenoj trimestrofinaj. Jam frumetene okazis matĉo de futbalo inter la lernantoj kaj instruistoj de IZo. Estis bela ludo, kiun gajnis la instruistoj per du goloj kontraŭ unu. Antaŭ la futbalo estis provludo de "Ĉukbalo". IZo havas propran teamon kun la nomo TIZo (Ĉukbalo en Instituto Zamenhof). Ties ludantoj montras la novan ludon al la kvartalanoj. Dum okazis la ludoj pilkaj, la korto de IZo pretiĝis por akcepti la ludantojn. Dum instaliĝis la muzikaparatoj, gelernantoj alvenis kun korboj da diversaj nutraĵoj. Ne necesis signalo por lanĉi la manĝadon. Ĉiuj ekmanĝis. Dume ĝemadis muzikiloj. La subpaliso de IZo tremegis pro kurdancoj de gelernantoj. Instruistoj intervenis por ordigi la etoson. Demandoj pri diversaj temoj iradis al la gelernantoj kiuj respondis tute ĝoje. Estis ludoj diversaj kaj gelernantoj ankaŭ deklamis poemojn. Tiu periodo iom longe daŭris ĝis alvenis la tempo de la proklamado de la rezultoj. En la unua klaso de la elementa nivelo estis 46 gelernantoj, el kiuj 39 sukcesis. la procentaĵo estas 84,78 %. La dua klaso havas 23 sukcesintojn el 43 gelernantoj kun 65,7%. En la tria klaso estas 93,75 % da sukceso : el 48 sukcesis 45. la procentaĵo de sukceso estas 76,19 % en la kvara klaso kun 32 sukcesintoj el 42. El la 47 gelernantoj de la kvina klaso sukcesis 22 kun la procentaĵo 46,80 %. En la sesa kaj lasta klaso, kie estas 33 gelernantoj sukcesis 29 kun 93,57%. Sekvis poste la rezultoj en la duagrada nivelo. La unua klaso de la kolegio havas 61 gelernantojn. El ili 60 ekzameniĝis kaj 30 sukcesis : 50 %. En la dua klaso estas 62,05 % da sukceso ĉar el 58 ekzamenitoj sukcesis 36. En la tria klaso estas 49 gelernantoj kaj 23 sukcesis kun 46,94 %. La kvara kaj lasta klaso de la duagrada nivelo havas la plej malaltan rezulton : 9,52 %. El 42 ekzamenitoj sukcesis nur 4. La adlministracio tamen ne konfuziĝas. Ĉu vi scias kial ? Komparante la rezulton kun tiu de la unua trimestro de la pasintaj jaroj, oni ne trovas grandan diferencon. Estas preskaŭ la sama rezulto, kiu fine de la jaro transformiĝis en multe pli bonan. La tasko de IZo estas daŭrigi sian laboron almenaŭ kiel en la pasinta jaro, ke ĉio sukcesu kiel antaŭe. Gelernantoj jam atestas pri la rigora gvidado de la kursoj kaj ankaŭ pri la seriozeco de instruistoj, je kio ili kalkulas por sukcesi amase. Jes, estas bona etoso en la lernejo, kio igas ankaŭ ke Siril pludormas nun. Ĉar lin ni veku, ni estas devigataj ĉi tie finpunkti por zorgi pri li.
17a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso) kaj Trejnkurso por Esperanto-Instruistoj de 2009-12-15 08:00 ĝis 2009-12-31 12:00) Aneho por la 17a TEK kaj Instituto ZAMENHOF por la seminario,de esperantogo
Decembro estas tre okupata monato en la Togolanda Esperanto-Movado. En tiu chi jaro 2009, okazos la 17a TEK kaj ankau trejnkurso por Esperanto-Instruistoj. Nun okazas la prepara kurso por la seminario kaj ankau movoj por la sukcesigo de la kongreso okazas.
La Vocho de la Popolo de esperantogo — Laste modifita: 2009-11-08 22:02
Okazis spektaklo. Tiam estis multe da partoprenantoj. Che la fino, unu el la partoprenantoj kun la nomo Richo rigardis, la bushon fauke malfermita, la aliajn. Li skuis la kapon, kaj jen apudulo demandis :"Kio okazas al vi ? La spektaklo estas tute bona, kaj pri ghi chiuj estas kontentaj. Certe ankau vi, chu ne ?
Fino de la Unua Trimestro 2009-2010 en Instituto ZAMENHOF (IZo) en Togolando de esperantogo — Laste modifita: 2009-12-21 21:09
Post iom pli ol tri monatoj da lernlaboroj, la gelernantoj en Togolando havas feriojn de la 18-a de decembro 2009 ĝis la tria de januaro 2010. Tiel la 4-an de januaro 2010 ili komencos la duan trimestron. Ĉu la fino de la trimestro silente okazis en IZo ? Eble grumblo de najbaroj de IZo povos ion pruvi.
P1010638.JPG de zope — Laste modifita: 2009-12-21 21:15
DEKLARO DE UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko) de esperantogo — Laste modifita: 2010-05-10 22:43
Estimataj esperantistoj tutmondaj, La 14an de aprilo 2010 estas lanĉita Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA). Tiu ĉi organizo estas tute sendependa de ĉiuj aliaj (La Esperanta Civito, UEA, SAT, MAS kaj aliaj ekzistantaj aŭ ekzistontaj).
UETA EKPASHAS de esperantogo — Laste modifita: 2010-06-17 22:39
La 14-an de aprilo 2010 estas lanchita UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Zorgi pri la disvastigo de Esperanto en Afriko precipas en la celaro de UETA
UETA MOVIGHAS BONE de esperantogo — Laste modifita: 2010-08-01 15:17
Fondighinte la 14an de aprilo 2010, UETA iras tutcerte sian vojon. La prezidanto de UETA diras ion pri la afero.