Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Epitafo / Al kio kondukas fidela tradukado?

Al kio kondukas fidela tradukado?

de Edward Jaśkiewicz Laste modifita: 2008-10-30 23:28
DUONŜERCE, DUONSERIOZE Tadeo Boy – Żeleński asertis, ke “la tradukaĵo similas virinon: se fidela, do malbela; aŭ bela, sed nefidela”. Malfacile do ne konsenti kun la majstro, tamen ŝajnas, ke indiĝenaj traslaciantoj troe prenas liajn vortojn al koro… Kiu ne memoras fifaman “Rotaciantan sekston”, la kinoteatran furoron el la 80-aj jaroj. Neinicitojn ni kvietigas, ke tio estas nenia erotikaĵo, sed muzika melodramo. La fono al eventoj troviĝantaj en bildo estas sufiĉe kuraĝaj (kiel prezentitaj en fabelo el la 50-aj jaroj) scenoj de sentimentalaj dancoj – tiaj kiel “mambo” aŭ “salsa”. Certe pro tio la originala titolo de la filmo estas “Dirty Dancing”. Diablo sole scias, kial al niaj tradukistoj ĝuste asociiĝis tio - anstataŭ kun malpura danco – kun la sekso kaj krom tio ankoraŭ rotacia. La jaro 1994 alportis filmon “Orbvojaĝo sen sukero” – la bildon , spite al pola traduko, absolute ne pri kosmonaŭtoj. Ĝi rakontas pri grupeto da amikoj, kiuj finas “college” kaj provas eniri maturiĝintan vivon. Bedaŭrinde, realeco tute ne estas tiom kolora, kiom ili imagis; oni povas diri, ke ĝi mordas, kion cetere indikas la titolo de originalo – “Reality bites”. Kiel vera translacia majstreco montriĝis ankaŭ bonega “Vitra kaptilo”. La tradukisto – anstataŭ paŭs-kopii al pollingva – la titolon “die Hard” (zagorzalec, twardziel) arda, malmola – li rilatis sin al scenario de filmo, kiu okazas en vitra tur-domego. Li ne antaŭvidis nur, ke ekestos postsekvaĵoj. Kaj tiamaniere ni havas “Vitran kaptilon 2”, kies fabelo okazas ĉi foje en…aviadilo kaj “Vitran kaptilon 3” – sur la stratoj de Novjorko. Similas ankaŭ afero kun bildo, kiu en pola opinio devis esti kontinuado de kinoteatra furoro el jaroj 90. - “Desperado”. Nia “Desperado 2” estas rezulte de tio – konforma al usona premiso, - la tute aparta bildo, kiu konforme kun originalo devus portadi titolon: “Iun fojon en Meksiko” (“Once upon a time in Mexiko”). Usona “Hide and Seek”, “la kaŝludo”, oni tradukis kiel “Forto de teruro” kaj denove oni detruis tutan efekton. La fabelo estas ja balancado inter realeco kaj tio, kio okazas en imago de malgranda knabineto. Kaj estas malfacile diveni, kio veras kaj kio restas sole en ŝia fantazio. Nomante plu geniajn konceptojn de niaj indiĝenaj tradukistoj, “Crash” (wypadek, katastrofa) akcidento, katastrofo - restis tradukita kiel “Urbo de kolero”, “Oxygen” (tlen) oksigeno kiel “Zabójczy warunek” – “Mortiga kondiĉo”, “Fight Club” (“Klub walki”) – “Klubo de lukto” kiel “Podziemny krąg” – “Subtera cirklo”, “Highlander” (góral) “Montarano” kiel “Nieśmiertelny” – “Senmorta”, “Some like it hot” (niektórzy lubią na ostro) “Iuj ŝatas akre” kiel…”Pół żartem, pół serio” – “Duonŝerce, duonserioze”. Ekzistas la titoloj en monda kinematografio, kiujn laŭvorte oni simple tradukas. Pli malbone se ni havas aferon kun slango. Do tiel genia dueto de Redford kaj Newman estas konata en Pollando kiel ekrana “Abelpikilo”. Certe la originala titolo “Sting” en laŭvorta traduko ĝuste signifas “Abelpikilo”, sed slange…”przekręt” – turno, aliigo, pri kiu ĉi tiu filmo rakontas. Por ĝojigo valoras aldoni, ke – en translacio superas nin japanoj. Bondowski –n “Dr. No” ili tradukis kiel pli malpli… “Żadnych lekarzy nie potrzebujemy” – “Neniajn kuracistojn ni bezonas”. Artikolo devenas de pola semajna revuo Aŭtoro: PAR Esperantigis: Edward Jaśkiewicz

Momente nenio en tiu ĉi dosierujo.