Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / dennis keefe / 2a China Lingva Festivalo

2a China Lingva Festivalo

de Dennis Keefe Laste modifita: 2010-05-23 12:26
Sekve de la 1a China Lingva Festivalo, eble la plej populara lingvo-instrua evento en la Interacia Jaro de Lingvoj de 2008, okazos 2a Festivalo, pli ampleksa kaj pli longa ol la 1a, kun, kiel antau du jaroj, Esperanto kiel proponanto kaj sponsoro.

Detaloj de evento

Kiam

2010-06-09 je 00:00 ĝis
2010-06-20 je 00:00

Kie

Chinio, Universitato de Nankino

Aldoni eventon en la kalendaron.

La 2a China Lingva Festivalo okazos inter la 9a kaj 20a de junio chi-jare, che la Universitato de Nankino, en Chinio. La organizanto de la Festivalo estas la loka Asocio de Esperanto, kune kun la prestigha Universitato de Nankino. La granda evento, kiu altiris pli ol 13 mil homojn en majo, 2008, multe pliampleksighos chi-jare, kreskante de 2-taga evento al 12-taga, kaj konsistante el tri subfestivaloj. 1.

Inter la 9a kaj 11a de junio okazos la unua “Lingvoj de Chinio” Festivalo, kun inter espereble 15 kaj 25 lingvoj kaj dialektoj el tuta Chinio, instruataj en chirkau 60 fulmokursoj. 2. Poste, la 12an kaj 13an de junio, inter la 9a matene kaj la 9a vespere, okazos la Internacia Lingva Festivalo kun eble pli ol 80 lingvoj kaj dialektoj, instrue prezentataj en proksimume 300 kursetoj. Esperanto prezentighos multfoje. 3.

Finfine, lige kun la granda Festivalo, kiu plejparte konsistas el malgrandaj lingvoj kaj dialektoj, nuntempe planighas tuta semajno, inter la 14a kaj la 20a de junio, de pli longaj kursetoj pri la lingvoj oficiale intstruataj che la Universitato de Nankino: la franca, la hispana, la araba, la germana, la rusa, la japana, la korea, la itala, la angla kaj Esperanto. Konsekvence de chi-tiu 12-taga Lingva Festivalo, la Universitato nun prikonsideras la eblon, por la unua fojo, starigi somerajn kursojn pri chiuj siaj 10 instruataj lingvoj, inkluzive Esperanton. Pli da informo pri la China Lingva Festivalo de 2008 trovighas sur Libera folio.

arkivita en: