Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Bruĉjo Kasini / 200 memzorgantoj invitataj al Mazaradelvalo

200 memzorgantoj invitataj al Mazaradelvalo

de Bruĉjo Kasini Laste modifita: 2012-02-17 15:55
Granda gastejo urbocentre je dispono de la kongresanoj. Koncertoj ĉiutage, en centra urboplaco ĉe la maro. Pli ol 500 lernantoj en la urbaj lernejoj. 60 eŭroj por la tuta kongreso, programo kaj loĝado dum plenaj 7 tagoj.
200 memzorgantoj invitataj al Mazaradelvalo

La kongresejo

Laŭ persona iniciato de la urbestro de Mazaradelvalo, Nicola Cristladi, la urbo Mazaradelvalo provizas al la esperantistoj, okaze de ilia 79a Kongreso de Esperanto en Italujo de la 18a ĝis la 25a de aŭgusto 2012, la tutan konstruaĵon Gastejo Sankta Agostino, planata por gastigi rifuĝintoj kaj helpobezonaj personoj. La gastejo povas provizi simplan loĝadon al pli ol 200 personoj, ĉu per simplaj litoj ĉu per dormosakoj, troviĝas en la urbocentro, 800 metrojn, dek minutojn piede de la kongresejo, la ĉemara Hotelo Hopps, la plej granda en la urbo. En Mazaradelvalo nuntempe jam pli ol 500 infanoj de preskaŭ ĉiuj lernejoj de la urbo sekvas kurson de Esperanto, provizita per la helpo de internaciaj volontuloj, Szabi, Konstantin, Marta, Svetlana. En venontaj semajnoj komenciĝos pliaj kursoj kaj por infanoj, kaj por junuloj kaj por plenkreskuloj, inkluzive unu por la oficistoj de la urbodomo kaj kelkaj por la instruistoj de la urbaj lernejoj. La LKK de la 79a kongreso ofertas la malmultekostan gastejon al ĉiuj esperantistoj je la simbola prezo de 30 eŭroj por la tuta septaga kongreso: tiuj, kiuj jam aliĝis povas ĝin mendi per retmesaĝo al la adreso kongreso@esperanto.it; tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis, ricevas plian favoran kondiĉon: aliĝante kaj samtempe mendante la gastejon ĝis la 29a de februaro, oni escepte rajtas pagi la aliĝkotizon de la unua periodo (30 eŭroj, por ĉiuj ne-italoj kaj por italaj junuloj ĝis 30 jaroj) - do sufiĉas pagi 60 eŭrojn kaj por la programo kaj por la loĝado dum la tuta semajno; oni povas pagi per UEA-konto ikes-p (Kongreso de Esperanto en Italujo) aŭ per Paypal al la adreso info@edistudio.it. Al Mazaradelvalo oni tre facile alvenas tra la flughavenoj de Trapani (TPS) servita de malmultekostaj kompanioj, kaj de Palermo (PMO). Ekzemple ir-revena bileto de Parizo al Trapano kostas nun 150 €, kaj de Londono malpli ol 200 €. Ankaŭ eblas alveni prame el Ĝenovo, Livorno, Civitavecchia, Napolo, Salerno, Kaljaro, Tunizo kaj, kompreneble trajne (www.fsitaliane.it) kaj buse (http://www.autoservizisalemi.it/cerca_linea.php?linea=37 el Romo kaj http://www.autoservizisalemi.it/cerca_linea.php?linea=36 el Milano, Bolonjo, Florenco). La kongresa semajno koincidas kun la ĉefa festosemajno de la urbo, do pluraj unikaj spektakloj estos videblaj de la kongresanoj. La Mazaradelvalanoj atendas vin - alvenu multnombre! Se vi volas organizi buson aŭ alispecan karavanon, tuj kontaktu nin: kongreso@esperanto.it, http://kongreso.esperanto.it