Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Anton Oberndorfer / Reklamfilmo el Argentino en Esperanto

Reklamfilmo el Argentino en Esperanto

de Anton Oberndorfer Laste modifita: 2010-11-20 18:16
Kiel bele estas babili en vinkelo en amika rondo! Kaj se la lingvo de la babilado estas Esperanto, estas eĉ pli agrable. Vino kaj Esperanto malfermas la korojn kaj kreas bonan etoson. Jen la mesaĝo de argentina reklamfilmo "Unu vino, mil babiladoj".
La argentina reklamagentejo BBDO produktis 54-sekundan filmeton en kiu la protagonistoj babilas en tre plaĉa Esperanto. En la originalo aperas subtekstoj en la hispana, sed disponeblas ankaŭ versioj kun subtekstoj en Esperanto (vidu la ligilojn malsupre). La filmeto montras ke Esperanto taŭgas por veki simpation por produktoj kaj pro tio povas esti uzata en reklamfilmoj.
aldone
aldone diras:
2010-11-20 18:17
Jen la ligiloj al la reklamfilmeto:
http://www.youtube.com/watch?v=F2wIYCcpAOs (subtekstoj en bona Esperanto)
http://www.youtube.com/watch?v=ciq9RxypbCo (subtekstoj en hispana)
chielismo
chielismo diras:
2010-11-27 10:11
Mi estas china peranto kaj estrano de IKEF. Ĉiujare mi okazigas E-komercistan kunvenon, kaj IKEF-Ĉina 2011 - 5a Jarkunveno de Ĉinaj E-komercistoj okazos Okte 2011 en Ŝanhajo. Mi deziras montri al ĉinaj E-komercistoj ĉi tiun reklamfilmeton. Sed mi ne povas kopii ĉi tiun filmeton el via retejo Youtube. Ĉu vi povas sendi al mia retpoŝto: chielismo@gmail.com ? Antaŭdankon!