Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Anton Oberndorfer / Ĉu tiel aspektas informado?

Ĉu tiel aspektas informado?

de Anton Oberndorfer Laste modifita: 2010-11-30 07:53
Ĵus aperis en Youtube nova filmeto el Aŭstralio. Ĝi temas pri Esperanto. Juna itala esperantisto parolas kun francdevena aŭstralia esperantistino. Marco parolas tute flue kun Nicole - en la angla! Jen bonega ekzemplo kiel funkcias la angla kiel internacia lingvo. Bedaŭrinde la konversacio enhavas eĉ ne unu frazon en Esperanto.
Ĉu la interparolantoj eble kredis ke Esperanto ne estas sufiĉe bela por prezenti frazon al anglalingvaj spektantoj? Aŭ ĉu ili eble timis erarojn aŭ misprononcojn? Mi konstatis ke esperantistoj trovas ĉiajn pretekstojn por ne paroli en Esperanto en filmeto. Tiu ĉi filmeto tamen estas la pinto de tia frenezo. Sed aliflanke ĝi bone konfirmas ke la ĉefa obstaklo por la kresko de Esperanto estas la timo kaj honto paroli ĝin publike. Vidu la ligilon malsupre en komento.
aldone
aldone diras:
2010-11-30 07:54
Jen la ligilo al la filmeto en Youtube:
http://www.youtube.com/watch?v=6gW6T-06ID4
nicole
nicole diras:
2010-11-30 08:29
Kara Anton,

Mi trovas vian komenton tre stranga. Plej multaj el miaj filmetoj estas tute en Esperanto, sed ja estas kelkaj en la angla kaj kelkaj en la franca kiuj celas ne esperantistojn. Mi certe ne kredis ke Esperanto ne estas suficxe bela por prezenti frazon en Esperanto, sed se iu interesigxas pri audo de Esperanto ja estas multaj aliaj filmetoj kiujn ili povas rigardi. Mi ne vere konsideras, ke enmeti frazon en Esperanto helpas la propagandon de Esperanto. Kaj certe mi ne timis erarojn, cxar mi ja parolas esperanton pli bone ol la anglan. Se oni volas paroli al ne esperantistoj oni ne uzu esperanton, kion ili ne komprenas. Eble iuj timas paroli gxin publike, sed certe ne mi kaj certe mi ankau absolute ne hontas. Kun bonaj esperantistoj mi neniam krokodilas, mi intersxangxas mesagxojn kun multaj esperantistoj cxiam en Esperanto ecx se ni havas aliajn komunajn lingvojn. Sed se mi deziras informi angllingvanojn mi parolas la anglan kun ili. Marco estas ankorau komencanto, do ne eblus diskuti pri iu ajn temo kun li en Esperanto. Kaj mi pensas, ke multaj personoj ne tre sxatas legi subtitolojn, do por mia celo estis pli bone uzi la anglan. Mi tute ne konsentas kun vi pri kio estas la cxefa obstaklo por la kresko de Esperanto.
aldone
aldone diras:
2010-11-30 08:53
Kara Nicole,

mi tute bone scias ke vi jam faris multajn filmetojn en Esperanto. Pro tio mi tute ne kredas ke vi timus kaj hontus paroli en Esperanto en filmeto. Sed vi ja malkontestas ke Marco estas ankoraŭ komencanto kaj do ne sufiĉe bone parolas la lingvon por diri kelkajn frazojn en la filmeto. Sed ĉu vi ne komprenas ke tiam li ne jam estas taŭga por propagandi Esperanton? Li ja flue parolas la anglan, do lingvon kiun li ne tiom ŝatas por internacia komunikado, sed la lingvon kiun li ŝatus li ne jam parolas.

Aliflanke eblas ekzerci kelkajn frazojn en Esperanto tiel ke eblas diri ilin en la kameraon. Por tio oni tute ne devas esti parolanto de Esperanto. Kiu havas iom da lingvosento kaj emas paroli, tiu povas facile lerni kelkajn frazojn. Do oni povas produkti filmeton en Esperanto sen esperantistoj kaj depende de la lingva konsilanto kaj de la ekzercado la rezulto povas esti eĉ bonega.

Mi kore petas vin ne plu fari propagandan filmeton kun komencanto. Kaj nepre prezentu almenaŭ kelkajn frazojn en Esperanto (kun subteksto en la angla).

Sincere
Anton
nicole
nicole diras:
2010-11-30 09:14
Kara Anton,

Mi ja diris ke Marco estas ankorau komencanto, sed tio ne signifas ke li ne povintus diri kelkajn frazojn en Esperanto. La problemo estas ke mi ne konsideras ke estas tia bezono. Kiel esperanto sonas estas tute malgrava demando. Se iu interesigxas, do estas aliaj filmetoj. Ecx se Marco estus flua parolanto de Esperanto mi ne estus farinta tiun filmon en Esperanto, cxar gxi celas angllingvanojn. Li interesigxas pri Esperanto kaj komencis lerni gxin, do lau mi li estas tre tauga persono por montri ke junuloj povas interesigxi pri Esperanto. Tute ne gravas kiom bone li jam parolas. Mi bedauras, sed mi ne sekvos vian konsilon. Se mi volas informi angllingvanojn mi ne enmetos esperanto vortojn en la filmon krom se la temo specife rilatas al tiu flanko de esperanto.
aldone
aldone diras:
2010-11-30 16:55
"Kiel esperanto sonas estas tute malgrava demando."

Mi dankas al vi pro via supre citita opinio. Vi esprimas per tio ion kion eble ankaŭ multaj aliaj esperantistoj pensas. Se Esperanto estas helplingvo, ĝia prononco ankaŭ estas nur helpa kaj pro tio foje sonas bele aŭ plaĉe, foje ne. Tio estas realo. Sed tiel oni ne povas propagandi la lingvon. La propagando devas veki agrablajn sentojn, tute ne sufiĉas provi konvinki la homojn pri la ideo de helplingvo. Kaj se oni volas atingi tian konvinkon per la uzo de la angla kiel helplingvo, tiam la afero povas nur fiaski.

Lingvo estas ligita al sonoj. Eĉ dum legado via cerbo reproduktas sonojn. Kaj la sonoj de la parolado ne estas nur sinsekvo de sekaj literoj, sed ili enhavas multajn nuancojn kiuj akompanas la vortojn. Por veki simpation por la lingvo do necesas simpatia parolado en tiu lingvo. Ne gravas dum tia momento ĉu oni komprenas ĉion, sufiĉas kapti kelkajn vortojn. Sed ĉio estu en agrabla kunteksto. Rideto aŭ ridado estas ege subtenaj en tio. Pro tio oni vidu la vizaĝojn de la parolantoj por povi vidi la mienon.

La sonoj estu flato por la oreloj. Ili karesu la animon. Tio validas centprocente ankaŭ por allogi homojn al Esperanto.
nicole
nicole diras:
2010-11-30 23:42
Lau mi personoj ne elektas lerni lingvon cxar gxi bele sonas. Oni elektas lerni lingvon kiu sxajnas esti utila. Mi sxatas la sonon de la itala lingvo, sed tamen ne elektus lerni tiun lingvon krom se mi intencus vojagxi al Italujo. Lau mi Esperanto ne sonas pli bele au malpli bele ol multaj aliaj lingvoj, do mi ege dubas, ke personoj komencos lerni Esperanton nur cxar ili audis kelkajn vortojn de Esperanto kaj sxatis tion kion ili audis. Multaj aliaj faktoroj estas multe pli gravaj, kiom longe oni bezonos por lerni gxin, kion oni povos fari per gxi, ktp. Mi bedauras, sed mi ankorau ne estas konvinkita ke estas ia bezono enmeti frazojn en Esperanto.
Budz888
Budz888 diras:
2010-12-03 08:29
Mi jes... se mi auxdas ege interesan lingvon laux la sono... mi lernas gxin.

Laux mi, la kialo por uzi Esperanton dum la intervjuo estus, ke vi ambaux estas ne angloparolantoj do vi devus klarigi, ke vi uzas la anglon nur por fari la intervjuon por klarigi al anglolingvanoj kio estas Esperanto... sed... li ne scipovas Esperanton... kvankam li diras, ke gxi estas tre facila lingvo, kaj li scias pri la lingvo ekde multaj jaroj, kaj li malsxatas la anglan... hmmm... ege strange! Cxu li vere venis al Auxstralio por renkonti Esperantistojn? Aux cxu tio estis nur alloga titolo?
nicole
nicole diras:
2010-12-03 11:06
Kvankam Marco audis pri Esperanto antau longa tempo, li nur komencis lerni gxin antau kelkaj monatoj en Adelajdo kie li momente logxas. Li ja venis al Sidnejo por partopreni en la "meetup" kunveno kaj la AEA jarkunveno. Lau mi estis la unua fojo ke li renkontis esperantistojn ekster Adelajdo. Do li ja estas vera novulo.
aldone
aldone diras:
2010-12-06 12:40
Mi bedaŭras ke miaj argumentoj rilate al beleco de la lingvo tute ne trovas pozitivan eĥon ĉe vi. Sed alie ol en aliaj lingvoj en Esperanto ekzemploj de bela lingvo estas maloftaj, ĉar la normalaj esperantistoj plej ofte ne kapablas bele paroli kaj profesiajn belparolantojn oni ne povas pagi.

Do ĉiu esperantisto respondecas pri la laŭeble bona kaj bela prezentado de la lingvo. Tio koncernas ne nur la paroladon sed ankaŭ la skribadon. Sendube la uzo de supersignitaj literoj donas pli agrablan bildon kaj ebligas pli facilan legadon ol la uzo de surogata skribo (ĉu per h-postfiksoj, ĉu per x-postfiksoj). Sed estas multaj esperantistoj ankaŭ ĉi tie kiuj ne atentas pri bela skribado uzante daŭre surogatan skribon. Sed por ke la homoj vere ŝatu la lingvon, ĝi devas veki ĉe ili agrablajn sentojn.

Se sufiĉas konvinki homojn pri la ideo de Esperanto alparolante nur la cerbon. Necesas ankaŭ varmigi la korojn per Esperanto kaj tio nur eblas per prezentado de Esperanto en agrabla kunteksto.
aldone
aldone diras:
2010-12-06 16:56
Korekto:

Sed ne sufiĉas konvinki homojn pri la ideo de Esperanto alparolante nur la cerbon. Necesas ankaŭ varmigi la korojn per Esperanto kaj tio nur eblas per prezentado de Esperanto en agrabla kunteksto.
esperanto
esperanto diras:
2010-12-06 20:18
Tion oni faras jam de pli ol 100 jaroj de la ekzistado de Eo - kun kia rezulto ?

Estas naive kredi, ke Esperanto devus esti unuavice ligita kun cerbo au koro; ghi devus esti unuavide ligita kun UTILO, kaj tiu chi mankas.

Eble kiam homoj estos konvinkitaj per la UTILO de tiu ideo au afero, tiam eble ili konvinkighos ankau kore au cerbe au cerbe kaj kore.

Esperanto estas tro ligita kun subjektivaj sentoj - ghi devus esti ligita pli forte kun objektivaj rimedoj.

Ekzemplo: Se iu strata strangulo volas konvinki min per iu ideo au afero, oni supozeble ne varmighas por la afero (eble krom se oni mem estas strangulo :-). Se la ideo au afero ghuas vastan au oficialan agnoskon, akcepton kaj adopton, oni eble pli forte atentas ghin kaj interesighas prie. Lau mi tiel la logiko funkcias. Se ne tiel, Eo eterne restos la subjektiva afero de stranguloj kaj privatuloj, ech se la afero mem estas objektive brila kaj ech tauga. Aktuele validas la unua kazo, kvankam mi ne volas diri, ke chiuj e-istoj devige estas stranguloj.
aldone
aldone diras:
2010-12-06 22:05
Via respondo malenuigas min. Ĉu vi vere kredas ke mi kiel ekonomiisto ne pensas pri UTILO? Kompreneble Esperanto devas alporti utilon. Sed estas klare ke komence la utilo povas servi nur al malmultaj. Se oni kredas ke la lingvo povas esti utila nur se oni enkondukas ĝin je larĝa skalo, tiam tio ne estas atingebla kaj la malsukceso estas programita.

Sed utilo povas havi multajn formojn. Utilo dependas de la socia situacio de homo. Estas bazaj bezonoj kaj estas supraj bezonoj. Esperanto en sia hodiaŭa situacio apenaŭ povas kontentigi bazajn bezonojn, sed jes ja suprajn bezonojn. Kaj por tio necesas alparoli ne nur la cerbon sed ankaŭ la koron. Kaj la propagando por (aŭ "informado" pri) Esperanto ne alparolis la koron dum la pasintaj 100 jaroj, ĝi ne vekis agrablajn sentojn.

La reklamfilmo el Argentino "Unu vino, mil babiladoj" metis paroladon de Esperanto en tre agrablan kuntekston. Tiu reklamo evidente alparolas la koron. Ŝajne ankaŭ vi konsideras Esperanton ankoraŭ ideo pri kiu la homoj konvinkiĝu. Sed Esperanto estas lingvo parolebla, parolinda kaj parolata. Ekzistas parolkomunumo kun multaj simpatiaj homoj. Al tiu komunumo eblas aliĝi. Kaj tio alportas utilon.
esperanto
esperanto diras:
2010-12-07 00:06
Certe mi konscias pri tio, ke vi kiel ekonomiisto pensas, au devas pensi, pri utilo. :-)

Sed kiuj estas lau vi tiuj superaj bezonoj, kiujn vi tushis, lige kun Eo ? Al mia (eble jam laca) cerbo alvenas neniuj ideoj, se mi pensas pri aktuala apliko de Eo (nu historie krom homaranismo k.s. nature, sed tiun teorion ls e-istoj forjhetis ankorau dum la zamenhofa vivotempo - el kiu ja heredighis la t.n. "interna ideo" de Eo).
nicole
nicole diras:
2010-11-30 09:02
Eble ja estas iuj esperantistoj kiuj preferas ne uzi esperanton publike, sed cxu vere estas multaj el ili? Mi mem certe absolute ne havas tian sintenon, sed mi logxas en granda urbo kie oni audas ege multajn diversajn lingvojn, do preskau neniu scivolemas kiam ili audas esperanton. Ili nur pensas, ke temas pri lingvo kiun ili ne komprenas kaj ne vere interesas ilin pri kiu lingvo temas. Ja povas foje okazi ke iu scivolemas kaj ke oni do havu okazon iom klarigi pri Esperanto, sed lau mi tio vere estas nur guto en la maro. Lau mi pli grava problemo estas ne sxajni fanatika, ne sxajni ke oni volas trudi esperanton.