Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Anton Oberndorfer / Oferto al uzantoj de Libera Folio

Oferto al uzantoj de Libera Folio

de Anton Oberndorfer Laste modifita: 2010-11-09 19:12
Supersigna skribo faciligas la legadon de tekstoj en Esperanto. La enkrozilaj tajphelpiloj "konvertilo" kaj "duoblilo" ebligas la entajpadon de tekstoj kun supersignaj literoj sen instalo de kromprogramo en ĉiuj kroziloj.
Kiu verkas artikolon aŭ komenton por "Libera Folio", tiu faras tion prefere helpe de aparta tekstoredaktilo ĉar la fenestreto por enigi tekston estas nur tre malgranda kaj ne ebligas vidi la tutan tekston.

Por skribi tekston en Esperanto estas konsilinde uzi ĉapelitajn literojn. Multaj homoj hezitas instali kromprogrameton por aperigi la esperantajn literojn kaj do preferas skribi surogate. Al tiuj uzantoj mi povas oferti uzi miajn enkrozilajn tajphelpilojn "konvertilo" kaj "duoblilo" por entajpi tekston kun supersignaj literoj. Iru simple al http://aldone.de/konvertilo aŭ http://aldone.de/duoblilo kaj entajpu tie vian tekston uzante la x-metodon ĉe la konvertilo aŭ la duobligan metodon ĉe la duoblilo. La pretan tekston kopiu per stir+c/stir+v en la tekstokeston de Libera Folio. Belajn tekstojn en Esperanto deziras al vi Anton Oberndorfer http://aldone.de

jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2010-11-11 12:53
Ĉi tiu funkcias por multaj lingvoj krom Esperanto: http://esperanto.typeit.org/
(Kun Anglalingvaj instrukcioj)

Ankaŭ ĉi tiu estas uzebla: http://remush.be/esperanto/alunikodo.html
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-11-12 11:19
Karaj spertuloj,
mi jam legis multajn konsilojn. Cxio estas bone, nur laux mia sperto, 90% da esperantistoj havis neniun instruon pri komputado, iel cxelernis kaj gxojas, ke limigite funcias. Pro tio ili timas sekvi cxiun konsilon, ne perdi kion ili jam pene akiris. Same estas cxe mi. Mi jam anoncigxis al komputila kurso en Cxehxio, sed pro okazintajxo ne sukcesis partopreni.
Certe multaj tion ne volas direkte diri, sed fakte tiel estas.Precipe pli agxaj, kiuj eble ecx superas, havas tiajn problemojn.
Estus pli bone, dum diversaj E-arangxoj ion similan cxiam prezenti, fari malgrandajn instruprezentadojn.
Por junaj ecx infanoj tio estas tute simple! Ili simple kuragxas provi, eksperimenti.