Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Anton Oberndorfer / Novaj linioj kaj alineoj en Libera Folio

Novaj linioj kaj alineoj en Libera Folio

de Anton Oberndorfer Laste modifita: 2012-01-20 13:53
Kiam legantoj verkas kontribuaĵon por Libera Folio la teksto plej ofte aperas sen alineoj. Kaj tio igas la tekstojn - precipe tre longajn - nelegeblaj resp. la legado kaŭzas grandan penon. Ĉu pro tio kulpas la kontribuantoj? - Jes kaj ne.
Kiam leganto de Libera Folio

volas mem sendi iun raporton, tiam la teksto certe enhavas alineojn. Sed tiuj alineoj malaperas kiam la kontribuaĵo fariĝas legebla por la publiko, ĉar la entajpita teksto por la servilo de Libera Folio estas fontoteksto de HTML-dosiero.

Necesas do enmeti formatetikedon de HTML por ricevi novan linion, nome
aŭ

por nova alineo.

Kio kaŭzas konfuziĝon estas la fakto ke la komentoj kiujn oni povas aldoni post ĉiu artikolo estas en la pura tekstoformato kaj do tie la entajpitaj alineoj ne malaperas.

Se oni entajpas la tekston por artikolo, super la tekstoeniga kesto aperas: "Tekstformato HTML", sed kompreneble se oni ignoras tion resp. ne komprenas la signifon de tiu indiko, tiam la teksto fariĝos senalinea kaĉo.

Tamen estus dezirinde ke pli da homoj publikigu proprajn artikolojn en Libera Folio, sed ili kapablu

- uzi etikedojn de HTML

- korekti tajperarojn antaŭ forsendo

- entajpi literojn kun supersignoj (eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde).

Kiu atentos pri tiuj tri punktoj, ties teksto estos bone legebla.

Aŭskultu kaj legu sonartikolojn en la Esperanta Retradio

sub

http://aldone.de/retradio

Bonan aŭskultadon deziras

Anton Oberndorfer

aldone
aldone diras:
2012-01-20 08:57
La komentoj estas en pura tekstoformato. La alineoj aperas kiel ili estas entajpitaj. Dikaj literoj ne eblas. Eblas tamen meti ligilojn ĉar la servilo ekkonas ilin aŭtomate, ekzemple

http://aldone.de/retradio

kiu gvidos vin al la programlisto de la Esperanta Retradio.

rchamberlain
rchamberlain diras:
2012-01-20 10:32
Estus pli bone uzi
, kiu estas la html-signo por alineo. Necesas simple aldoni
antaŭ la komenco de nova alineo, kaj tiam
post la fino de tiu alineo. Ekzemple,

Unua alineo.... bla.... bla.....

Jen la dua alineo... bla....bla...

Sed, mi pensas, ke devus esti eble fari ĉion tion tute sen entajpado de tiuj html-signoj. Por tio necesas, ke unu el la administrantoj ĉe Libera Folio ŝanĝu la agordojn.

Nu, estas almenaŭ bone scii, ke ne temas pri ia stranga timo inter Esperantistoj uzi alineojn! :-)
Lu
Lu diras:
2012-01-20 12:53
Se mi bone memoras, gravas la unua
sed ne (plu) gravas la dua
(ŝanĝiĝis la html-difino).

Se oni preparas la tekston per OpenOffice (aŭ Word aŭ simile), ekzistas opcio por aŭtomate krei html-datumaron. Ĉe OpenOffice mi ĵus testis: Necesas nur enmemorigi/konservi la kreitan normalan OpenOffice-datumaron kiel .html . La kreita dosiero estas rigardebla per html-krozilo kiel ekzemple Firefox. Oni povas do kontroli la rezulton, se oni volas, per la hejma krozilo, klakante al la dosiero en la dosiera "Explorer". Poste necesas malfermi la html-dosieron per editoro (tiel, ne nur surklaki; mi uzas EditPad, sed eble ekzistas alia "Pad" ĉe Word - ĉiukaze necesas vidi ĉiujn signojn). Kaj tiun tekston kun iom da
kaj aliaj tiaj signoj necesas meti al LiberaFolio.
rchamberlain
rchamberlain diras:
2012-01-20 11:04
redakcio
redakcio diras:
2012-01-20 13:26
Estas pli facila maniero aranĝi, ke la tekstoj aspektu normale. Post ensaluto, vi devas iri al

http://www.liberafolio.org/personalize_form

kaj elekti "Kupu" sub la menuo "Redaktilo por enhavo". Tiam linioŝanĝoj konserviĝos, kaj eblos redakti stilojn ktp.

Bedaŭrinde en la nuna versio de la publikiga sistemo necesas fari tion mane. En venonta versio ni esperas aranĝi, ke almenaŭ por novaj membroj la redaktilo aŭtomate estu ŝaltita.
rchamberlain
rchamberlain diras:
2012-01-20 13:44
Tiu "Kupu" vere estas bone kaŝita! Ĝi certe estu la defaŭlta redaktilo.