Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Anton Oberndorfer / Materialo por progresantoj

Materialo por progresantoj

de Anton Oberndorfer Laste modifita: 2012-08-24 10:07
Por progresi en la lingvo nova parolanto de Esperanto bezonas taŭgan materialon kiu korespondas al la interesoj de la koncerna homo. Por tio ne sufiĉas literaturo de antaŭ 50, 60 aŭ 70 jaroj, sed necesas disponi pri materialoj el la nuntempo kaj pri nuntempaj temoj.

En la arkivo de la Esperanta Retradio jam troviĝas pli ol 560 tekstoj kun koncerna sondosiero kiuj estas daŭre je dispono por ĉiuj kiuj deziras progresi en la lingvo per samtempa aŭdado kaj legado de artikoloj kaj rakontoj.

Ĉar la gamo de temoj estas tre vasta necesas grupigi materialojn laŭ temaroj. Tio estas laboro en kiu ĉiu fervora aktivulo por nia lingvo povas partopreni. Pri tiu temo ĵus aperis sonartikolo sub la titolo "Kreskanta trezoro". Tiu trezoro servas por pliriĉigi la uzantaron de la lingvo. Ankaŭ vi povas profiti!

aldone
aldone diras:
2012-08-24 10:09
Por aŭskulti la sonartikolon "Kreskanta trezoro" iru al:
http://peranto.posterous.com/kreskanta-trezoro

Bonan aŭskultadon deziras
Anton Oberndorfer