Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Anton Oberndorfer / Jubileo de la Esperanta Retradio

Jubileo de la Esperanta Retradio

de Anton Oberndorfer Laste modifita: 2013-11-21 19:03
1000 tagoj de funkciado pasis

Dum ĉi tiuj tagoj pasas la 1000-a tago de la denova funkciado de la Esperanta Retradio. Dum en la unua periodo ĝis la jaro 2006 la Esperanta Retradio reaŭdigis elsendojn de Pola Radio, nun aperas ĉiutage nova sonartikolo el la plumo de kontribuantoj el pluraj landoj. La kunlaboro bonege funkcias en plena amikeco.

La Esperanta Retradio estas tute libera entrepreno kaj ĝi funkcias tute sen mono. La sonartikoloj pritraktas temojn el nia epoko kaj el la tuta mondo, aparta fokuso direktiĝas al temoj kiuj rilatas al la plibonigo de la vivo de la homoj en la mondo.

La laboro por tiu servo estas vera ĝuo: Kaj la verkado kaj tradukado de sonartikoloj estas tre kontentiga defio, kaj la sonigo estas bela tasko. Montriĝas ke la lingvo Esperanto permesas al la verkantoj esprimi sin adekvate je alta nivelo kaj ke ĝi kunligas homojn en la tuta mondo.

Tiuj faktoj nutras la optimismon ke la Esperanta Retradio funkcios ankoraŭ dum multaj jaroj. La daŭra agado ŝanĝos multajn sintenojn rilate al la lingvo kaj ĝia aplikado. Praktiki la lingvon forpuŝas dubojn pri ĝia utilo kaj taŭgeco.

Esperanto vivas kaj kreskas!

Amike salutas
Anton Oberndorfer
Esperanta Retradio
http://aldone.de/retradio