Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Anton Oberndorfer / Aŭdlibroj estas taŭga rimedo

Aŭdlibroj estas taŭga rimedo

de Anton Oberndorfer Laste modifita: 2010-12-13 20:07
Aŭdlibroj estas tre taŭga rimedo por ĝui libron sen legi ĝin. Homoj kiuj sidas la tutan tagon ĉe la komputilo ĉar ili tie laboras ne plu volas streĉi la okulojn por legi libron vespere. Aŭ en la aŭtomobilo ne eblas legi libron, sed jes aŭskulti aŭdlibron.
Rilate al Esperanto aŭdlibro povas bonege kontribui al la levado de la lingva nivelo kaj lingva memkonscio. La aŭdado de la lingvo ege plifortigas ĝian regadon. Ĝi akcelas kaj la legokomprenon kaj la parolkapablon. ----- Esperantlingvaj verkistoj povas aŭ produkti la kompletan verkon ankaŭ en formo de aŭdlibro, aŭ almenaŭ parte en formo de interretaj son- kaj filmdokumentoj. Jam ekzistas la t. n. "vikifilmetoj" en kiuj ruliĝas teksto kiu estas samtempe aŭdebla. Jen do ebleco plibonigi la lingvan situacion kaj akceli la vendadon de libroj en Esperanto.
aldone
aldone diras:
2010-12-13 20:10
Entute 82 vikifilmetoj estas je dispono sub:
http://www.traduki.de
vbanaitis
vbanaitis diras:
2011-01-10 23:43
Antaw 3 jaroj al Jhurnalista Kongreso en Vilno Stano Marchek alportis 20 titolojn da klasikaj vochlibroj en Esperanto. La prezidantaj moshtoj bojkotis ilin, kaj la publiko nek vidis, nek awdis ilin, kvankam mi ripete petis eluzi por tio pawzojn. Antaw 10 jaroj mi artikolis pri tio en Literatura foiro. Vochlibro estas nepra motoro de lingva kulturo, precipe por lingvo malmulte awdata. Ne nur beletro, sed ech vocha lernolibro - auda rekta metodo. Kiel en la furora romano de Mikael Niemi "Populara muziko el Vittula"
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2013-09-10 16:43
Ĉu ekzistas en la reto iu kolekto da aŭdlibroj/voĉlibroj/sonlibroj?

Kiu termino estas fakte uzata en Esperanto por tiu sondosieroj?