Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / WinstonSmith / Internacia Junulara Festivalo 2010

Internacia Junulara Festivalo 2010

de Fabio Bettani Laste modifita: 2009-12-23 23:53
Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas junulara Esperanto-aranĝo okazanta ĉiujare en Italio, je Pasko. Post la nuligo de la pasintjara festivalo, pro tertremo, Itala E-Junularo nun invitas ĉiujn partopreni sian 34-an IJF-on en Ronĉenjo, en la provinco de Trento!

Detaloj de evento

Kiam

2010-03-31 je 18:00 ĝis
2010-04-06 je 10:00

Kie

Ronĉenjo, Trentino, Italio

Kontakta telefono

+39 02 5810 0857

Aldoni eventon en la kalendaron.

Internacia Junulara Festivalo (IJF) estas junulara Esperanto-aranĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo ĉiujare en alia itala urbo. Ĝi kutimas okazi dum la paskaj lernejaj ferioj. Krom prelegoj kaj diskutrondoj pri la ĉiujara kadra temo estas proponataj ĝeneralaj prelegoj, ekskursoj, koncertoj kaj aliaj distraj programeroj. Kiu volas plibonigi siajn Esperanto-sciojn, povas viziti kursojn por komencantoj aŭ progresintoj.

Pli da informo pri tiu evento…