Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Vogtlandano / 86-a Germana kaj 8-a Euxopa Esperanto Kongreso

86-a Germana kaj 8-a Euxopa Esperanto Kongreso

de Stanislaw Rynduch Laste modifita: 2009-06-10 11:05
Kiel partoprenanto kaj kuanganto mi volas raporti pri la impona arangxo.
Impona Kongreso! Pli ol 400 partoprenantoj de 26 landoj dum unu semajno regis en la Esperanto-urbo Herzberg de 28.05-03.06.09 en la neforgesebla etoso. Estis manifestado kian jam longe E-Germanio ne memoras. Oni sentis sin tuj hejme kaj kongresaj arangxoj kontentigis cxiujn entute kaj mi povas diri, bedauxru, ke vi ne povis partopreni. Por cxiu estis io interesa, ecx oni volus volonte partopreni unu, du arangxojn, sed fine oni devus elkti la plej gravan, laux sia vidpunkto. Dum multaj kunvenoj oni pritraktis multajn temojn; organizaj,kulturaj,ekologiaj, sociaj,lingvaj ecx politikaj. Cxiutagaj kulturaj altnivelaj programeroj, koncertoj, spektakloj kronis la tagon ofte gxis meznoktoj.Elpasxis internacie alnivelaj artistoj, dancistoj, kantistoj de kelkaj landoj. Plenigita pregxejo de la internaciaj esperantistoj kaj lokaj urbanoj atestis pri granda sukceso kaj intereso de okazinta ekumena diservo. La partoprenantoj konatigxis kun tipe mezepoka urbo kaj gxuis ties etoson kaj dum komuna urba festo kaj defilado tra la tuta urbo sentis simpation de la tuta logxantaro.Ni povis ecx komune kanti en esperanto. Ankaux filatelistoj povis plene gxui.En la kavalira salone de la kastelo Herzberg oni povis studi kaj admiri esperanto-ekspozicion de la loka filatelisto Kurt Zeitz,en la urba biblioteko ekspozicion de e-rarajxoj kaj unikajxoj prezentitan de St. Rynduch.Tamen plej okupata estis posxta gicxeto kun porokaza posxta stampo, kiun oni amase sendadis al siaj malproksimaj geamikoj en la tutan mondon. Certe ne cxio estis ideale, tamen mi devas diri, kion ankaux aliaj konstatis estis majstroverko de lokaj esperantistoj kaj cxiujn mi volonte medaligus, se mi nur estus ricxa.Almenaux mi esprimas mian plej grandan estimon kaj dankon pro ilia senlaca kaj sindomena laboro.Pro la entuziasmo mi farigxis ano de loka societo, cxar mi estas certa, ke tie cxiu cento estos orumita.Mi rekomendas al cxiuj, kiuj tion povas fari,agu same por en tiu cxi loko eflamu granda e-flamo, kiu estos modelo por aliaj. Fine, kio tamen ne estas malgrava,mi volas substreki, ke cxiuj partioj el la uba parlamento senescepte subtenas esperanto-movadon.Belega kaj kortusxa momento estis, kiam la urbestro faris salutparolon en bonega esperanto kaj la prezidanto de EEU s-ro Seán O Rian honorigis lin per medalo kaj diplomo. Mi gxojas jam nun je renkonto de e-kolektantojn, kiun mi organizas 02-04 de oktobro gxuste en Esperanto-urbo Herzberg. Amike via Stanislavo PS. Cxe ipernity, se vi estas aligxita povas travivi la kongreson bilde cxe Ania, aux mi.