Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / António Martins-Tuválkin / 25-a Renkontiĝoj de Portugaliaj Esperantistoj

25-a Renkontiĝoj de Portugaliaj Esperantistoj

de António Martins-Tuválkin Laste modifita: 2011-08-31 12:41

Detaloj de evento

Kiam

2011-10-08 je 12:00 ĝis
2011-10-09 je 17:30

Kie

Espinho (PT)

Kontakta telefono

+351 -217 141 359

Aldoni eventon en la kalendaron.

Okazos la duan semajnfinon de ok­to­bro (2011.10.08‑09, kiu entenas la jam tra­di­ci­an Ago­‑Ta­gon) la “arĝenta” ren­kon­ti­ĝo de Portugala Esperanto-Asocio, traf­taŭ­ge en la nor­da limo de la Ar­ĝen­ta Mar­bor­do: plaĝ‑ kaj kazi­n­‑ur­bo Es­pi­nho. Ĝi rom­pas ne­a­ten­di­tan tri­ja­ran hal­ton. La lo­ka or­ga­niz­­ski­po kon­sis­tas el kel­kaj opor­t(i)aj kaj avejr(i)aj mo­vadanoj, kaj nur fi­do je ilia ka­pa­blo ebligis aŭ­da­ci ti­om se­nan­ti­cipe anonci la eventon.

Programo (+libro­‑servo sabate p.t.m.):

sab.12:00
Ariĝo antaŭ la fervojstacio (ĉe Solverde, kruc. av. 8 kaj str. 19)
sab.12:30
Komuna tagmanĝo en la restoracio indikota (unuopa pago, egala menuo: fiŝplado+deserto)
sab.14:30
Prezento kaj malfermo.
sab.15:00
Prelego de Emídio Gardé: La Voŭga Linio ene de la Portugalia Mal­larĝtraka Fervojreto
sab.16:30
Prelego de A. Martins­‑Tu­vál­kin: Kartludoj kaj ludkartoj
sab.18:00
Prelego de José Manuel Martins pri indikota temo.
sab.19:30
Sunfala plaĝpikniko (☀/☂)
sab.22:30
La escopeta nacional (hispana humura filmo de 1977, kun ekrantraduko de Alexandra Paz)
dim.09:30
Promeno al indikota dunaro, gvidata de Alcino Alves, inkl. pikniko (☀/☂)
dim.17:30
Ariĝo antaŭ la fervojstacio por adiaŭo kaj disiro.

Pli da informo pri tiu evento…