Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Sebastian Hartwig / Germanaj amaskomunikiloj pri Rusujo

Germanaj amaskomunikiloj pri Rusujo

de Sebastiano Laste modifita: 2014-08-03 10:11
Jen traduko de artikolo pri la aktuala raportado de germanaj amaskomunikiloj pri Rusujo kaj ties prezidento Putin lige al la propafa kraŝo de malajzia aviadilo MH-17.

Mi provis per Guglo aŭtomate traduki tiun ĉi artikolon. Tamen la rezulto estis kelkaloke eĉ ne komprenebla, kaj mi devis denove traduki ĉiun unuopan frazon. Ĉu la Guglo-traduko rapidigis la tradukadon mi ne scias. Ĉu eble du aŭ tri lokoj la aŭtomata traduko helpis per bona revortigo en Esperanto.

Eĉ bestaj komparoj estas bonvenaj

Okcidenta raportado pri la kraŝo de MH-17 estas ŝajne ofte intenca manipulado

2014-07-31

Dum plimulto de germanoj dum longa tempo kontraŭis la embargon kontraŭ Rusujo, la vento nun turniĝis. Post la pafa elĉieligo de malajzia pasaĝera aviadilo super orienta Ukraino, 52 centonoj favoras pli krudajn sankciojn, eĉ se tio signifus la perdon de "multaj laborpostenoj" en Germanio, tiel la rezulto de enketo farita de TNS-Infratest, kiu estis ĵus efektivigita por la magazeno "Der Spiegel".

Se oni rigardas, kio aperas aŭ estas preterlasita en la raportado pri la elĉieligo de la aviadiloj, oni rimarkas, ke multaj indikoj sugestas, ke gravaj amaskomunikiloj fakte skribe kaj sende agitadis por atingi tiun opiniŝanĝiĝon. De la komenco, kutima akuzo estis la agado de la por-rusaj ribeloj ĉe la kraŝejo. Tiel "Der Spiegel" plendis, ke "la separatistoj, kiuj kontrolas la areon ĉirkaŭ la kraŝejo, traktis … la pruvaĵojn tute nefakule".

Tute malsame sonas, kion la krimejesploristo Peter Van Vliet diris al BBC: "Mi pensas, ke ili en infera loko faris infere bonan laboron," diris la estro de la nederlanda fakula grupo ĉe la kraŝejo. Kiuj kondiĉoj regis tie, estas nun imprese montrite de la ORF-ĵurnalisto Christian Wehrschütz. Konfrontite de "OE1"-anoncisto per la tendenca demando, ĉu la maldigna traktado de la viktimoj estas nun finita, sekvis surloka raporto, kiu metis en demando multon antaŭe aŭditan kaj legitan: "Mi ne povas sekvi la eldiron de la usona ministro pri eksteraj aferoj Kerry pri la maldigna traktado de la viktimoj," diris la ORF-ĵurnalisto. "Ni havis ĉi tie temperaturojn de 30 gradoj celziusaj, poste pluvon. Estus pli maldigne, se oni lasus la korpojn kuŝi tie. Oni vidis, ke muŝoj, hundoj kaj aliaj bestoj jam komencis agi." Al la demando, kial krimejesploraj spertuloj el eksterlando nur heziteme eklaboris, sekvis sobriga pritakso: "Kompreneble troviĝas multe da politiko en la ludo, ĉar oni kompreneble volas elsuĉi la plejeble grandan profiton. La ribeluloj estas tute unuflanke la malbonuloj, la ukrainanoj estas la tute bonaj uloj. La problemo estas, ke ĉi tie ekzistas nek bonuloj nek malbonuloj, sed nur pli aŭ malpli grandaj malbonuloj." Tiel senpartieca raportado bedaŭrinde restis escepto rilate al MH-17.

Multe pli ofte, estis rekoneblaj penoj intence eksciti sentojn. Preskaŭ en la stilo de la GDR-a ĉefpropagandisto Karl-Eduard von Schnitzler deruliĝis, kion kelkaj amaskomunikiloj faris kun la bildo de ribelula komandisto ĉe la kraŝejo. Estis prezentita la bildo de homo, kiu tenas ŝajne kiel trofeon ŝtofbesteton kolektitan de la MH-17-kraŝejo. La sugestita mesaĝo: La por-rusaj separatistoj festas la forpafon kaj mokas la viktimojn. "Der Spiegel" en kolumno vidis agadi "ebriajn gorilojn, kiuj kondutas inter infanaj mortintaĵoj, kvazaŭ ili estus en kermeso", por tuj atesti al prezidento Vladimir Putin, kaj kun li al la tuta Rusujo, "manian perdon de la perceptokapablo de la realo". Ankaŭ ĉe la sendostacio WDR komentisto ne evitis uzi la mulditan de la Kieva registaro komparon de la separatistoj al bestoj.

Kiom profunde ĉe kelkaj reprezentantoj de la amaskomunikiloj trabloviĝis ĉiuj gardiloj rilate al ĵurnalismaj principoj, estas ekkoneble per ekrigardo al la interreto. Tie oni trovas plurminutan videon, el kiu la foto estis prenita ŝajne kun intenco de manipulado. Oni povas vidi tie, ke la ribelulo ĉe la kraŝejo apenaŭ povas elteni, kion li vidas. Preskaŭ plorante, li montras la kolektitan ŝtofbeston al ĉeestantaj OSKE-observantoj kaj postulas esplorado de la aviadila akcidento fare de neŭtrala partio. Ankaŭ la okazinta preĝo ĉe la kraŝejo apenaŭ kongruas kun la desegnita bildo de la "ebriaj goriloj de Putin". Dependaj je la interreto estis ankaŭ uzantoj de establitaj amaskomunikiloj, al kiuj mankas kritika raportado pri tiu materialo, kiu estis prezentita kiel supozita evidenco. Se aperas nova materialo, kiu ŝajne kontraŭas Rusujon aŭ la por-rusajn separatistojn, tio regule faras titol-liniojn. Se pli poste montriĝas, ke la akuzoj estis nur varma aero, tio ofte rezultas en ne pli ol mallonga mesaĝeto. Tiel estis interretej blogistoj, kaj ne la tradiciaj amaskomunikiloj, kiuj disŝiris ĉefan kulpopruvan argumenton de Vaŝingtono. Ili povis konvinke montri, ke la foto de supozita fortransporto de raketa veturilo al Rusujo, kiu dum multaj tagoj estis prezentita kiel pruvo, povas esti atribuita al loko, kiu ekde Majo estas kontrolita de ukrainaj registaraj trupoj kaj situas 80 kilometrojn okcidente de la kraŝejo.

Norman Hanert