Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / "Svisa Esperanto-Societo informas" rete legebla / Kultura festo honore al L. L. Zamenhof naskigxinta antaux 150 jaroj

Kultura festo honore al L. L. Zamenhof naskigxinta antaux 150 jaroj

de Richard Schneller Laste modifita: 2009-11-15 14:17
La 7an de novembro okazis en la Centro de dokumentado kaj studo pri la Internacia Lingvo (CDELI) kultura festo kun koncerto, recitoj kaj prelegoj.

Dum koncerta recitalo audigxis lidoj el francaj komponistoj (Bizet, Debussy, Delibes, Duparc, Fauré, Gounod, Messager, Poulenc) tradukitaj esperanten de Dominique de Mestral. La soprano Elisabeth de Mestral estis akompanita de la pianisto Wolfram Fischer. La koncerto okazis kadre de jubilea festo memore al la naskiĝo de Zamenhof antaŭ 150 jaroj.

Pri Ruslando kaj Zamenhof prelegis Sébastien Moret, kunlaboranto en la Sekcio pri slavaj lingvoj cxe la Lauxzana Universitato. Li pritraktis la tri aspektojn: Ruslando je la zamenhofa epoko, Esperanto en la cara Ruslando kaj Esperanto en Sovetio. La prelegoj estis ilustritaj per lumbildoj.

Claude Gacond lauxtlegigis esperantistojn el la tuta Svislando per citajxoj el la paroladoj kaj verkoj de L. L. Zamenhof, kiuj atestas pri la dauxra aktualeco de la penso de la iniciatinto de la Lingvo Internacia.