Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Retumanto / Gamma-versio de Esperanto.com estis lanĉita!

Gamma-versio de Esperanto.com estis lanĉita!

de Dima Sxevcxenko Laste modifita: 2010-12-15 18:58
10-an de decembro 2010 estis lanĉita la gamma-versio de virtuala komunumo de esperantistoj http://esperanto.com.
Tio estas rezulto de multmonata laboro, dum kiu estis faritaj miloj da diversaj ŝanĝoj: estis solvitaj pluraj teknikaj kaj tradukaj problemoj, aldonitaj pluraj novaj funkcioj kaj plibonigitaj la malnovaj.
Esperanto.com lanĉita en februaro 2010 kun stato "beta" sukcesis akiri pli ol 1500 uzantojn, kiuj publikigis ĉirkaŭ 1000 blogaĵojn en Esperanto kaj milojn da komentoj.
Krome estis aldonitaj ĉirkaŭ 150 grupoj kaj eventoj.
Esperanto.com celas unuavice disponigi plurajn unikajn senpagajn interretajn servojn por esperantistoj kaj subteni Esperanto-movadon.
Kadre de tio, ekzemple, en gamma-versio de la retejo estis antaŭvidita la multopcia sistemo de Esperanto-eventoj, kiu permesas al la organizantoj de eventoj aldoni proprajn eventojn kaj informi pri ili la uzantojn. Ĉiu uzanto nun povas havi propran kalendaron de E-eventoj, partopreni diskutojn de la eventoj, aldoni fotoalbumojn pri la pasintaj eventoj, publikigi impresojn ka.
Gamma-versio de Esperanto.com enhavas plurajn sociretajn eblecojn, tamen ne celas anstataŭigi grandajn internaciajn kaj naciajn sociajn retojn (ekz. facebook, ipernity, vkontakte ka.). Ĝi estis kreita por komunikado inter la esperantistoj, por ili pli rapide kaj facile povu trovi unu la alian, kaj akumulado de E-movado ĝenerale.

Detalaj informoj: http://esperanto.com/content/gamma-versio-de-esperantocom-estas-lan%C4%89ita