Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Leandro Freitas / Rotary kaj Esperanto

Rotary kaj Esperanto

de Leandro Oliveira Freitas Laste modifita: 2011-02-01 16:45
La grupo de geanoj de Rotary, kiuj uzas esperanton aktive kaj disvastigas la lingvon ene de ĉi tiu organizo nun lanĉas oficiale sian novan retpaĝon: www.radesperanto.org Tie oni povos trovi informojn pri Rotary por la esperantistaro kaj precipe informojn pri Esperanto por la rotarianaro.
La oficiala lanĉo de la nova retpaĝo de la esperantistaj rotarianoj okazis la 1-an de februaro 2011 www.radesperanto.org La Grupo RADE (Rotaria Amikaro De Esperanto), konsistanta el rotarianoj kiuj apogas kaj uzas la internacian lingvon aktive, celas realigi la idealojn de Rotario Internacia por interkompreno, amikeco kaj la paco inter la nacioj, faciligi la personajn kontaktojn inter rotarianoj de malsama lingvo-deveno kaj kunlabori en la internaciaj servoj de R.I. Februaro estas la monato en Rotario dediĉita al la Tutmonda Interkompreniĝo. Tial, oni elektis ĉi tiun monaton por aperigi la plej novajn (kaj taŭgajn) informojn pri la internacia komunikado en Rotario, kaj pri ĝia solvo pere de esperanto. La retpaĝo estas rezulto de la kunlaboro inter rotarianoj, rotaraktanoj kaj apogantoj de ambaŭ idealoj el malsamaj landoj, kiuj ankaŭ pere de interreto uzas esperanton kiel ponto-lingvon por la traduko de la informoj al pluraj naciaj lingvoj. Oni celas daŭre pligrandigi la nombron da lingvoj. Ni esperas, ke ĉi tiu estos utila por la analizado de la lingvaj problemoj, kiujn Rotario alfrontas, kaj, ke tie la esperanto-parolantoj povos ricevi informojn pri Rotario Internacia, kaj precipe ke la rotarianaro ricevos informojn pri la internacia lingvo esperanto kaj ties agadoj ene de la rotaria mondo. Informis, RADE-teamo
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-02-03 11:07
Por sxangxi la malsanan mondon, nepre devus esti kunlaboro de cxiuj sociaj, kulturaj kaj progresaj organizajxoj.
Tia propono devus oficiale eliri de UEA!
Por tion sukcese praktiki nepre cxiam pli uzu internacian , neutralan lingvon Esperanto.
Bazo de cxiu laboro devas esti kompreno en kiu neniu estu suprenigata kaj neniu subigata. Cxiu devas senti sin de la sama klaso. Nur tiam ni povos paroli pri integrigxo de Euxropunianoj, cxu mondanoj.