Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Tsubaki, Shouichi / Internacia Virina Tago en Hirosimo

Internacia Virina Tago en Hirosimo

de Tsubaki, Shouichi Laste modifita: 2010-03-11 04:55
Mi ricevis cxi-suban tekston de mia japana samideanino
Karaj gesamideanoj en la mondo, La 7an de marto, ni havis kunvenon de la 'Internacia Virina Tago en Hirosima 2010' kune kun 150 aktivulinoj. Akceptitaj mesagxoj, portotaj al la Kunveno de Reekzameno de Ne-disvastigxo de Nuklearmiloj, Novjorko, Usono en majo estas 344 el 66 landoj. En la kunveno en Hirosima la partoprenantoj havis la presitan mesagxaron. Ekspozicio de la mesagxoj okazis cxe Plazo por la Urbana Intersxangxo dum semajno, kaj cxe Virina Eduka Halo de Hirosima unu semajnon antaux la Virina Tago. Kaj pli ol 1000 civitanoj venis al gxi. Cxe la kunveno s-ino Abe Kyoko, la prezidantino de la plenuma komitato, esprimis dankon al esp-istoj kiuj sendis la mesagxojn al ni virinoj de Hirosima. Sekve kvin reprezentantoj el la komitato raportis siajn agadojn por paco. Ankaux OSIOKA Taeko raportis, ke multaj esperantistoj kunlaboris kun ni, ne nur donante solidarecajn mesagxojn, sed ankaux disvastigante la alvokon el Hirosima tradukitan de ili mem al sia lingvo, per radiodissendo, jxurnale k.t.p. En Slovenio kaj Svisio esperantistoj bele organizis ekspozicion de Hirosima-Nagasaki! Do, partoprenantoj vere admiris kaj sentis, ke multaj esperantistoj plene laboras por paco. Iu sinjorino atombombita prelegis sian sperton sub atombombado kaj alvokis lukti kune por nuligo de nuklearmiloj sur la tero. Post la kunveno ni manifestaciis kantante,tenante florojn, apelante pacon sur strato al Paca Parko. Ni certe portos viajn mesagxojn al la Kunveno de reekzameno de NPT en Novjorko en majo. Ni kore dankas vin cxiujn! ---------------------------------------------------- 344 mesagxoj el 67 landoj kaj teritorio por la Virina Tago 2010 Azio 42: Barato 1/ Cxinio 10/ Irano 2/ Israelo 3/ Kazahxio 2/ Koreio 9/ Nepalo 3/ Pakistano 3/ Tajvano 4/ Uzbekio 1/ Vjetnamio 4. Afriko 14: Algxerio 1/ Benino 1/ Burkinio 1/ Kongo DR 6/ Malio 1/ Senegalo 1/ Tanzanio 1/ Togolando 2. Oceanio 7: Auxstralio 6/ Nov-Zelando 1. Sudameriko 34: Argentino 5/ Brazilo 19/ Cxilio 1/ Ekvadoro 1/ Honduro 1/ Kolombio 1/ Kostariko 1/ Kubo 2/ Meksikio 2/ Venezuelo 1. Nordameriko 11: Kanado 4/ Usono 7. Euxropo 236: Albanio 2/ Armenio 1/ Estonio 1/ Auxstrio 4/ Belgio 10/ Britio 3/ Bulgario 6/ Cxehxio 7/ Danio 1/ Finnlando 9/ Francio 80/ Germanio 15/ Grekio 3/ Hispanio 7/ Hungario 10/ Irlando 2/ Islando 3/ Italio 19/ Kroatio 2/ Latvio 1/ Litovio 1/ Luksemburgio 2/ Malto 1/ Nederlando 7/ Pollando 6/ Portugalio 1/ Rumanio 2/ Rusio 7/ Serbio 4/ Slovenio 4/ Slovakio 1/ Svedio 8/ Svislando 4/ Ukrainio 2. OSIOKA Taeko, Hirosima Esperanto-Centro osioka@mua.biglobe.ne.jp osioka@mail.goo.ne.jp