Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Yevgeniya (Jxenja) Amis / Seminario pri la Literaturo de Esperanto

Seminario pri la Literaturo de Esperanto

de Yevgeniya (Jxenja) Amis Laste modifita: 2011-01-28 19:15
La seminario pri la Literaturo de Esperanto okazos la 26-27-an de februaro 2011 en la Universitato de Louisville (Kentucky, Usono).
La seminario pri la Literaturo de Esperanto okazos la 26-27-an de februaro 2011 en la Universitato de Louisville (Louisville, Kentucky, Usono). Temos pri verkado en Esperanto, Literaturo de Esperanto kaj ĝia historio. La seminarion gvidos Ulrich Becker (poeto kaj eldonisto), Duncan Charters (lingvisto); Humphrey Tonkin (kritikisto) kaj Tim Westover (novelisto). La seminario parte koincidos kun la 39-a Konferenco pri Literaturo kaj Kulturo depost la Jaro 1900, organizita de la Universitato (http://www.thelouisvilleconference.com), kie estos inkluzivita speciala sesio "Esperanto-aŭtoroj legas el siaj verkoj". Pli da informoj: http://esperantic.org/eo/komunikado/novajxoj?n=37