Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jorge / lernolibro pri fiziko

lernolibro pri fiziko

de Jorge Camacho Laste modifita: 2012-02-21 18:11
verkatas lernolibro pri fiziko en Esperanto
Ĉe http://esperantosudtirolo.wordpress.com/tag/fiziklibro/ jam legeblas la unuaj tri lecionoj de verkata lernolibro pri fiziko en Esperanto.
Jorge
Jorge diras:
2012-02-21 17:26
Jen la ligilo (espereble nun "aktiva"):

http://esperantosudtirolo.wordpress.com/tag/fiziklibro/
Eduardo
Eduardo diras:
2012-02-21 20:34
Mi trafoliumis nur la 4 unuajn paghojn kaj mi trovis kelkajn erarojn, ekz.:
filosofo => filozofo
la mezepoko => la Mezepoko
entrodukata ?

Certe oni devas atente tralegi la tuton (supozeble estas multaj eraroj)
bertilow
bertilow diras:
2012-02-21 20:54
Mi unue estis skeptika (mi estas skeptikema homo...), sed kiam mi elŝutis la PDF-on, mi estis tre agrable surprizita. Povas esti, ke ialoke ankoraŭ necesas iom poluri la lingvaĵon, sed mi apenaŭ vidis gravajn misojn. Ĉiuokaze la enhavo impresas tre bone. Mi tre esperas, ke oni pluverkos tiun indan libron.
Jorge
Jorge diras:
2012-02-21 22:15
Eduardo, Bertilo k.a.: kunhelpu plibonigi ĝin!

(mi ne dubas ke Künzly kaj Pejno volonte ĝin kritikaĉos, kiel kutime)
esperanto
esperanto diras:
2012-02-22 21:53
Kial kaj kiel mi kritikachu librachon, kiu nek interesas nek koncernas min kaj kiun mi neniam atentos nek legos nek uzos en mia vivo???
Ke vi venis al la penso, ke mi povus kritikachi tian linron, indikas, ke vi evidente ne tro kapablas distingi inter libroj, kiujn mi kritikachas, au povas kritikachi, kaj librojn kiujn mi ne kritikachas, nek emas kritikachi.

Krom tio, ke vi daure false skribas mian nomon, indikas, ke vi devas esti tre malbona lingvisto, verkisto au redaktoro.

:-))
Eduardo
Eduardo diras:
2012-02-24 14:10
Hodiaŭ mi trovis iom da tempo por trafoliumi la fiziklibron ĝis la 20a paĝo trovante dekkelkajn erarojn. Ĉar vi uzas Aristotelo, Arkimedo ... do mi ankaŭ proponas anstataŭ Newton Isaac uzi Neŭtono Isaak, anstataŭ Galileo uzi Galilejo kaj anstataŭ Pascal uzi Paskalo (ĉiuj terminoj estas laŭ PIV 2005)
 pĝ. linio estas: devas esti:
  1 la mezepoko la Mezepoko
  1 Newton Isaac Neŭtono Isaak
  1 Galileo Galilejo
  1 filosofo filozofo
  2 Galileo Galilejo (aperas dufoje)
  4(Fig.1.6)90% Plateno kaj 10% Iridio 90% plateno kaj 10% iridio
  7 entrodukata enkondukita
  7 al la temperaturo de 4'C en la temperaturo de 4'C
  8 5 de la cilindro de la cilindro (temas nur pri spaceto inter "la" kaj "cilindro")
  8 20 Ekzperimento Eksperimento
  9 5 versante vershante
  9 -6 livelo nivelo
 11 -4,-3 ciclisto ciklisto
 13 -3 ciclisto ciklisto
 14 En duatlono-konkurso En duatlono
 20 trabopesilo vekta pesilo (aperas trifoje)
  
          
Gerrit
Gerrit diras:
2012-02-24 15:45
Oni NEPRE retenu la nacilingvajn nomojn en la origina formo (Newton / Galileo Galilei / Pascal ktp. - kompreneble la unuan fojon kun esperantigo apuda). Se poste oni emas serchi pli da detaloj, oni ne estu bremsata de troa esperantigo de nomoj! Vidu kiel mi kondutas en mia ANTOLOGIO LATINA - sufiche faka entrepreno: aperis jam la 4a volumo! ChIUN nomon oni devas poste povi retrovi ankau en enciklopedioj au en Vikipedioj.
Gerrit Berveling
Eduardo
Eduardo diras:
2012-02-25 19:04
Hodiaŭ mi trovis denove iom da tempo por trafoliumi la fiziklibron ĝis la 26a paĝo trovante kelkdekojn erarojn. Ĉar vi uzas Aristotelo, Arkimedo ... do mi ankaŭ proponas anstataŭ Newton Isaac uzi Neŭtono Isaak, anstataŭ Galileo uzi Galilejo kaj anstataŭ Pascal uzi Paskalo (ĉiuj terminoj estas laŭ PIV 2005)
 pĝ. linio estas: devas esti:
  1 la mezepoko la Mezepoko
  1 Newton Isaac Neŭtono Isaak
  1 Galileo Galilejo
  1 filosofo filozofo
  2 Galileo Galilejo (aperas dufoje)
  4 (Fig.1.6) 90% Plateno kaj 10% Iridio 90% plateno kaj 10% iridio
  7 entrodukata enkondukita
  7 al la temperaturo de 4'C en la temperaturo de 4'C
  8 5 de la cilindro de la cilindro (temas nur pri spaceto inter "la" kaj "cilindro")
  8 20 Ekzperimento Eksperimento
  9 5 versante verŝante
  9 -6 livelo nivelo
 11 -4,-3 ciclisto ciklisto
 13 -3 ciclisto ciklisto
 14 En duatlono-konkurso En duatlono
 17 4 rektlinean rektlinian
 17-9,-8,-7,-4,-3 la suno la Suno
 20 pezilo pesilo
 20 trabopezilo vekta pesilo (aperas trifoje)
 20 peziloj pesiloj
 20 rizortopezilo risortopesilo (aperas trifoje)
 21 3,5,6,7,15,17,21,-6 la tero la Tero
 21 mara livelo mara nivelo
 21 marto Marso
 21 jupitero Jupitero
 21 21,-9,-6 luno Luno
 22 2,5 tero Tero
 22 2,5 luno Luno
 25 6 peziltasoj de trabopezilo pesiltasoj de vekta pesilo
 25 8 pezilo pesilo
 26 sukaro (C6H12O6) sukero (C12H22O11)
Eduardo
Eduardo diras:
2012-02-26 13:18
Hodiaŭ mi havis pli da tempo (dimanĉo) por trafoliumi la fiziklibron ĝis la 40a paĝo (kaj refoje la tuton!) trovante sume multajn erarojn. Ĉar vi uzas Aristotelo, Arkimedo ... do mi ankaŭ proponas anstataŭ Newton Isaac uzi Neŭtono Isaak, anstataŭ Galileo uzi Galilejo kaj anstataŭ Pascal uzi Paskalo (ĉiuj terminoj estas laŭ PIV 2005)
 pĝ. linio estas: devas esti:
  1 la mezepoko la Mezepoko
  1 Fig.1.1 cirkostancoj cirkonstancoj
  1 Newton Isaac Neŭtono Isaak
  1 Galileo Galilejo
  1 filosofo filozofo
  2 Galileo Galilejo (aperas dufoje)
  4 (Fig.1.6) 90% Plateno kaj 10% Iridio 90% plateno kaj 10% iridio
  5 5 la tero la Tero
  5 6,10 la media la meza
  5 10 definio difino
  5 14 definita difinita
  7 entrodukata enkondukita
  7 al la temperaturo de 4'C en la temperaturo de 4'C
  8 5 de la cilindro de la cilindro (temas nur pri spaceto inter "la" kaj "cilindro", krome en kelkaj aliaj lokoj estas samaj eraretoj)
  8 20 Ekzperimento Eksperimento
  9 5 versante verŝante
  9 -7,-6 livelo nivelo
 10 10 la luno la Luno
 10 10 la tero la Tero
 11 -4,-3 ciclisto ciklisto
 13 -3 ciclisto ciklisto
 14 7 la luno la Luno
 14 11 tero kaj luno Tero kaj Luno
 14 -26 En duatlono-konkurso En duatlono
 14 -5 revoluo rivoluo
 17 4,7 rektlinean rektlinian
 17-9,-8,-7,-4,-3 la suno la Suno
 20 pezilo pesilo
 20 trabopezilo vekta pesilo (aperas trifoje)
 20 peziloj pesiloj
 20 rizortopezilo risortopesilo (aperas trifoje)
 21 3,5,6,7,15,17,21,-6 la tero la Tero
 21 mara livelo mara nivelo
 21 marto Marso
 21 jupitero Jupitero
 21 21,-9,-6 luno Luno
 22 2,5 tero Tero
 22 2,5 luno Luno
 25 6 peziltasoj de trabopezilo pesiltasoj de vekta pesilo
 25 8 pezilo pesilo
 26 sukaro (C6H12O6) sukero (C12H22O11)
 29 18,20 pistoj piŝtoj
 31 ranulbotelo (?)
 33 17,-13,-9,-6,-3 profondeco profundeco
 34 17,20 profondeco profundeco
 35 12 la tero la Tero
 36 16 enekvigita enakvigita
 38 14 lavolumeno la volumeno

Eduardo
Eduardo diras:
2012-02-27 14:30
Fino de la korektado!
Hodiaŭ mi havis pli da tempo por trafoliumi la fiziklibron ĝis la 40a paĝo (kaj refoje la tuton!) trovante sume multajn erarojn.
 ATENTO: en kelkaj lokoj vi vidos asteriskon * kiu montras, ke la eraron trovis pola esperantistino Dorotea Burchardt.
 pĝ. linio estas: devas esti:
  1 la mezepoko la Mezepoko
  1 (Fig.1.1) cirkostancoj cirkonstancoj
  1 Newton Isaac Neŭtono Isaak
  1 Galileo Galilejo
  1 filosofo filozofo
  2 Galileo Galilejo (aperas dufoje)
  4 9 en ĉio lando *en ĉiu lando
  4 11 la tero la Tero
  4 (Fig.1.6) 90% Plateno kaj 10% Iridio 90% plateno kaj 10% iridio
  5 5 la tero la Tero
  5 6,10 la media la meza
  5 10 definio difino
  5 14 definita difinita
  7 entrodukata enkondukita
  7 al la temperaturo de 4'C en la temperaturo de 4'C
  8 5 de la cilindro de la cilindro (temas nur pri spaceto inter "la" kaj "cilindro", krome en kelkaj aliaj lokoj estas samaj eraretoj)
  8 20 Ekzperimento Eksperimento
  9 5 versante verŝante
  9 -7,-6 livelo nivelo
 10 10 la luno la Luno
 10 10 la tero la Tero
 11 -4,-3 ciclisto ciklisto
 11 6 La kliniteco de la linio, kiu prezentas la movadon estas iu pli apika, iu pli granda estas la rapido. *Ju pli apika estas la linio, kiu prezentas la movadon,
                  des pli granda estas la rapido.
 11 -5 Ĝi estas iu pli apika, iu pli granda estas la rapido.
*Ĝi estas des pli apika, ju pli granda estas la rapido.
 12 ŝanĝas *ŝanĝiĝas
 13 4 rapido *rapidon
 13 10 ĉi tio *ĉi tiu
 13 14 descendo sur vojo *descendon sur vojon
 13 -3 ciclisto ciklisto
 14 7 la luno la Luno
 14 11 tero kaj luno Tero kaj Luno
 14 -26 En duatlono-konkurso En duatlono
 14 -5 revoluo rivoluo
 15 18,-8 defino difino
 15 -7 definita difinita
 17(Fig.2.5)forto *forton
 17 4,7 rektlinean rektlinian
 17 -9,-8,-7,-4,-3 la suno la Suno
 18 17/18 iu pli granda D kaj ju pli apika *des pli granda estas D kaj des pli
 20 pezilo pesilo
 20 trabopezilo vekta pesilo (aperas trifoje)
 20 peziloj pesiloj
 20 rizortopezilo risortopesilo (aperas trifoje)
 21 3,5,6,7,15,17,21,-6 la tero la Tero
 21 mara livelo mara nivelo
 21 marto Marso
 21 jupitero Jupitero
 21 21,-9,-6 luno Luno
 22 2,5 tero Tero
 22 2,5 luno Luno
 25 6 peziltasoj de trabopezilo pesiltasoj de vekta pesilo
 25 8 pezilo pesilo
 26 sukaro (C6H12O6) sukero (C12H22O11)
 26 14 de sama *de la sama
 28 5 neniu *nenion
 28 -16 solida korpo *solidan korpon
 29 12 definita difinita
 29(Fig.3.13)komprimita kunpremita
 29 18,20 pistoj piŝtoj
 30 -12 kun barometroj *per barometroj
 30 -11 la akva kaj hidrarga barometro *la akva kaj hidrarga barometroj
 31 ranulbotelo (?)
 33 17,-13,-9,-6,-3 profondeco profundeco
 34 17,20 profondeco profundeco
 35 12 la tero la Tero
 35(Fig.3.33)Akonkagua Akonkagvo
 36 16 enekvigita enakvigita
 38 14 lavolumeno la volumeno
Eduardo
Eduardo diras:
2012-02-29 09:29
Hieraŭ mi havis pli da tempo por refoje trafoliumi la fiziklibron trovante denove multajn erarojn.
 ATENTO: en pluraj lokoj vi vidas asteriskon (*), kiu montras, ke la eraron trovis pola esperantistino Dorotea Burchardt.
Kiam mi kaj Dorotea denove legas la tuton - denove ni trovas erarojn -SED EBLE JAM ESTAS FINO - SED TAMEN NI PETAS ALIAJN:
- BONVOLU ATENTE TRAFOLIUMU LA TUTON - KAJ NI PETAS VIAN OPINION PRI KIUJ ERAROJ VI EVENTUALE NE KONSENTAS.

 pĝ.linio estas: devas esti:
 II -1 2 II
  1 la mezepoko la Mezepoko
  1(Fig.1.1)cirkostancoj cirkonstancoj
  1 Newton Isaac Neŭtono Isaak (Newton Isaac)
  1 Galileo Galilejo (Galileo Galilei)
  1 filosofo filozofo
  2 Galileo Galilejo (Galileo Galilei)
  4 9 en ĉio lando *en ĉiu lando
  4 11 la tero la Tero
  4(Fig.1.6)90% Plateno kaj 10% Iridio 90% da plateno kaj 10% da iridio
  5 5 la tero la Tero
  5 6,10 la media la meza
  5 10 definio difino
  5 14 definita difinita
  7 entrodukata enkondukita
  7 al la temperaturo de 4'C en la temperaturo de 4'C
  8 5 de la cilindro de la cilindro (temas nur pri spaceto inter "la" kaj "cilindro", krome en kelkaj aliaj lokoj estas samaj eraretoj)
  8 20 Ekzperimento Eksperimento
  9 5 versante verŝante
  9 -7,-6 livelo nivelo
 10 10 la luno la Luno
 10 10 la tero la Tero
 11 -4,-3 ciclisto ciklisto
 11 6 La kliniteco de la linio, kiu prezentas la movadon *Ju pli apika estas la linio, kiu prezentas la movadon,
               estas iu pli apika, iu pli granda estas la rapido. des pli granda estas la rapido.
 11-5 Ĝi estas iu pli apika, iu pli granda estas la rapido.*Ĝi estas des pli apika, ju pli granda estas la rapido.
 12 ŝanĝas *ŝanĝiĝas
 13 4 rapido *rapidon
 13 10 ĉi tio *ĉi tiu
 13 14 descendo sur vojo *descendon sur vojon
 13 -3 ciclisto ciklisto
 14 7 la luno la Luno
 14 11 tero kaj luno Tero kaj Luno
 14 -26 En duatlono-konkurso En duatlono
 14 -5 revoluo rivoluo
 15 18,-8 defino difino
 15 -7 definita difinita
 17(Fig.2.5)forto *forton
 17 4,7 rektlinean rektlinian
 17 -9,-8,-7,-4,-3 la suno la Suno
 18 17/18 iu pli granda D kaj ju pli apika *des pli granda estas D kaj des pli
 20 pezilo pesilo
 20 trabopezilo vekta pesilo (aperas trifoje)
 20 peziloj pesiloj
 20 rizortopezilo risortopesilo (aperas trifoje)
 21 3,5,6,7,15,17,21,-6 la tero la Tero
 21 mara livelo mara nivelo
 21 marto Marso
 21 jupitero Jupitero
 21 21,-9,-6luno Luno
 22 2,5 tero Tero
 22 2,5 luno Luno
 25 6 peziltasoj de trabopezilo pesiltasoj de vekta pesilo
 25 8 pezilo pesilo
 26 sukaro (C6H12O6) sukero (C12H22O11)
 26 14 de sama *de la sama
 28 5 neniu *nenion
 29 12 definita difinita
 29(Fig.3.13)komprimita kunpremita
 29 18,20 pistoj piŝtoj
 30-12(-15)kun barometroj *per barometroj
 30-10(-13)la akva kaj hidrarga barometro*la akva kaj hidrarga barometroj
 31 ranulbotelo (?)
 33 17,-13,-9,-6,-3 profondeco profundeco
 33 -1 flanke *flanken
 34 4 fundo *fundojn
 34 12 vando *vandon
 34 17 fundo *fundon
 34 17,20 profondeco profundeco
 35 9 mezurunio *mezurunuo
 35 12 la tero la Tero
 35 14 ol sia hejmurbo *ol lia hejmurbo
 35(Fig.3.33)Akonkagua Akonkagvo
 36 12 korpo *korpon
 36 13 supra faco *supran facon
 36 16 enekvigita enakvigita
 37 16 korpo *korpon
 38 14 lavolumeno la volumeno
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-02-21 23:11
La ĝisnuna rezulto aspektas tre alloge.

Lingvaj malglataĵoj estas memevidente ankoraŭ forgladeblaj.

Andy Künzli ne povos kritiki la projekton, ĉar li jam de epokoj pledas ĝuste por la neceso aperigi en Esperanto ĉiaspecajn eldonaĵojn, sencohavajn aŭ ne.

Tamen: kiu estas la celpubliko de tia libro? En la retejo oni mencias "ĉirkaŭ 15-jaraj lernantoj". Ĉu nia movado havas tiom da ĉ. 15-jaraj lernantoj kaj esperantosciaj kaj fizikemaj? Eĉ se ja estus kelkaj tiaj: verŝajne la fizikemo fontus preskaŭ ekskluzive el lerneja devigo, k tiukaze, ĉu ne estus pli oportune por ili lerni aŭ kromlerni fizikon per nacilingva libro, ĉar ja en tiu lingvo okazos ekzamenoj?

Ne prenu ĉi tion por ironiaj demandoj: mi trovus bedaŭrinda produkti allongan k bone prilaboritan verkon nur por fine konstati faktan mankon de celpubliko.

Se celpubliko estus adoltoj fizikemaj ne pro devigo sed simple pro interesiĝo - k tian celpublikon mi konsideras potenciale pli abunda -, tiam oni povus ekz. repripensi, ĉu la "problemoj" (la taskoj) necesas.
Jorge
Jorge diras:
2012-02-22 05:55
"ĉu ne estus pli oportune por ili lerni aŭ kromlerni fizikon per nacilingva libro, ĉar ja en tiu lingvo okazos ekzamenoj?"

Eble jes. Sed eble ne en ĉiu lingvo de la mondo disponeblas pli bona, aŭ same bona, lernolibro.

(PS Künzli bv traduki la novan libron pri Eichmann kaj tiel ĉesu grumbli.)
simono
simono diras:
2012-02-22 09:02
Jes, mi havas du tujajn unuavidajn kritikojn.

1. Lingvaj eraroj kaj eraretoj ne rekte abundas, sed estas sufiĉe oftaj. Ekzemple "sukaro" sur paĝo 26. Pro tio, ke la libro aperas PDF-e kaj ne Vikipedie, neniuj povos helpi korekti ilin. Se la libro estus Vikipediaĵo, mi simple malfermus ĝin kaj forredaktus la eraron, kun komento pri mia korektaĵo. Tiel povus agi mil personoj kaj tiel vere elsarki ĉiujn erarojn.

2. Logikan eraron. Sur paĝo 26 oni subite enkondukas la unuon "mol" pri ora geedziĝa ringo. Sed antaŭe oni tute ne difinis, kio estas molo. La sola klarigo pri ĝi tekstas: "La molo estas unuo de la materikvanto. Ĝi estas grava en kemio."

Alivorte, la tuta afero estas sendube tre bona komenco, sed restas same sendube multaj korektendaĵoj. Sed ĝuste ĉi-cele la formato elektita ne estas konvena. Oni ne povas komune korekti la eraretojn.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-02-22 15:03
Mi konsentas, ke kreado kaj korektado estus multe pli facila kaj rapida, se oni enmetu la enhavon en unu el vikiprojektoj. Mi proponas du bonajn viki-terenojn: Vikilibroj (kie kreiĝas lernolibroj) http://eo.wikibooks.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do kaj/aŭ Vikversitato (kie naskiĝas retaj lernokursoj) http://beta.wikiversity.org/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do
En ambaŭ kazoj oni povas elŝuti la enhavon en pdf-dosiero, do la rezulto estos sama, sed korektado kaj redaktado multe plifaciliĝos. Krome aperos la eblo enmeti en teksto ligilojn al artikoloj en Vikipedio, kio helpos kompreni la temon kaj plivastigi sciojn pri ĝi.
Walter Bernard
Walter Bernard diras:
2013-09-24 11:59
Nun la verkado de la libro estas preskaŭ finita, kaj mi komencis enmeti la enhavon en vikilibroj. La ligilo estas http://eo.wikibooks.org/wiki/Fiziko_-_baza_kurso
Enmetado de la tuta libro estas granda laboro. Do mi esperas ke kelkaj samideanoj kunlaboros al ĝia kompletigo. Ili povas elŝuti la unuajn ses capitrojn de la sekvaj ligiloj:
1-a ĝis 4-a ĉap. http://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/[…]/fiziklibro4.odt
5-a ĉapitro http://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/[…]/0_fiziklibro5.odt
6-a ĉapitro http://esperantosudtirolo.files.wordpress.com/[…]/0_fiziklibro6.odt
La .odt dosieroj enhavas ankaŭ la bildojn kiuj plejparte estas libere uzeblaj, kaj povas esti alŝutataj al Wikimedia.
Bonan kaj sukcesan laboron al ĉiuj kunlaborantoj. Kune ni faru elstaran libron!