Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jorge / Hispana Kongreso de esperanto en San Lorenzo de El Escorial

Hispana Kongreso de esperanto en San Lorenzo de El Escorial

de Jorge Camacho Laste modifita: 2011-06-06 13:01
La 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en San Lorenzo de El Escorial (Madrido) inter la 28a de junio kaj la 2a de julio de 2011. La aktivaĵoj de la Kongreso disvolviĝos en Kulturdomo de San Lorenzo, situanta en Unua Domo de Metioj, historia konstruaĵo projektita de Juan de Herrera samstile kiel Monaĥejo.

Detaloj de evento

Kiam

2011-06-28 je 00:00 ĝis
2011-07-02 je 00:00

Kie

San Lorenzo de El Escorial (Madrido)

Aldoni eventon en la kalendaron.

La programo de la 70-a Hispana Esperanto-Kongreso disvolviĝos laŭ la titolo: “Esperanto 3.0 – E-agado en la 21a jc / En esperanto en el siglo XXI”. La kerno de la programo celos analizi kiamaniere Esperanto adaptiĝos al la novaj uzoj de komunikado kiun la nuna epoko ebligas al la parolantoj, kaj montros la manieron en kiu la sinsekvaj generacioj de uzantoj kaj agantoj profitas el novaj informkanaloj. Oni programos praktikajn ekzemplojn, en kiuj ni diskutos kaj utiligos novajn teknologiojn de eldonado, de distribuado de filmoj, de muziko. Malfermaj debatoj kaj atelieroj konsistigos centron de la programo pri la nunaj perspektivoj de la esperanta agado. Estos kundebatataj la perspektivoj de la hispana movado, la organizado de Hispana Esperanto-Federacio aŭ la eldonado de ĝia bulteno. La kongreso celas esti partopreniga. Tial, krom tradiciaj prelegoj, estas antaŭvidita prelegetaro, sub la formo de peĉakuĉo, en kiu povas partopreni kongresanoj sen antaŭa sperto uzi la lingvon publike. Estas programitaj ankaŭ atelieroj pri verkado, pri deklamado, pri uzo de Vikipedio, pri enretigo de filmoj, pri uzo de muziko. Ankaŭ la pasinto trovos sian lokon, per ronda tablo dum kiu oni memoros la renovigon la movado 75 jarojn post la komenco de la civila milito. Ne mankos kulturaj kaj distraj programeroj. Oni antaŭvidas muzikajn koncertojn, kiujn ni detaligos en postaj komunikoj. Libroservo estos disponebla dum la tuta kongreso. Ludoj kaj aliaj amuzaĵoj ne mankos dum diversaj momentoj de la kongreso. Grava estos la turisma flanko, nepra en tiu historia urbo kaj ĉirkaŭo. Estas nun organizataj vizito en San Lorenzo de El Escorial, ekskurso al Segovia kaj La Granja, grimpado al proksima montaro, gvidata travizito al la fama Eskoriala Monaĥejo. La dimanĉon 3-an de julio, estas programata postkongreso en la ĉefurbo Madrido, dum kiu eblos viziti la urbon mem kaj kelkajn ĝiajn ĉefajn vidindaĵojn. Se vi volas sugesti aliajn programerojn, aŭ se vi volas partopreni en iuj en la ĵus priskribitaj, ne hezitu kontakti la lokan organizantaron, en la adreso info@esperanto.es Ne perdu tiun ĉi ŝancon ĉeesti esperantan etoson. Estos loko por ĉiuj, junaj kaj veteranaj, hispanianoj kaj eksterhispaniaj invititoj, aktivuloj kaj amuzemuloj. PS Legu pli aktuale pri la kongreso en la blogo de Toño del Barrio: http://www.delbarrio.eu/blo/2011/06/moderna-kongreso-en-historia-medio/

Pli da informo pri tiu evento…