Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon? / Laboro en progreso en Burundo

Laboro en progreso en Burundo

de Johan Derks Laste modifita: 2012-01-19 12:37
Laboro en progreso en Burundo

la muroj de la biblioteko jam staras

Je la 6a de novembro 2010 ni sendis € 2900, = al la konto 306890164 de Association Nationale d'Espéranto au Burundi por aĉeto de tereno de 17 je 25 metroj en Rumonge. Je la 13a de decembro 2011 ni sendis € 5180, = por la konstruado de la biblioteko kiu komenciĝis je la 26a de decembro. La laboro estos finita fine de februaro, almenaŭ se envenos pliaj donacoj, ĉar laŭ la lasta buĝeto bezonatas proksimume € 8000, =. Donacoj estas esperatendataj en la konto de fondaĵo "Esperanto en Evoluo" kun kodo eeer-u de UEA. Por kompletaj informoj pri la projekto en Esperanto, la nederlanda, la franca, la angla kaj la germana lingvoj iru al http://esp-evoluo.tk. Tie vi ankau povas rigardi sub 'donacoj' aŭ 'pruntedonoj' por pliaj detaloj, kiel helpi ilin ! Johan Derks, prezidanto de "Esperanto en Evoluo" Por vidi la laboradon en progreso vizitu YouTube kaj uzu la etikedvortojn 'biblioteko' kaj 'Rumonge'.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-01-31 15:12
Mi gratulas afrikajn samideanojn kaj iniciatintojn de la projekto pri ĉi senduba sukceso! Pli detale mi esprimis mian opinion pri la afrika eo-movado jene: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/372317
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-01-31 17:34
Granda respekto al s-ano Derks agdo oferdono.
Estas nur demando, cxu indas investi en plej malcertaj lokoj de la mondo?
Estas granda dilemo, de unu flanko oni tuj vidas grandan dankemon kaj suficxe rapide oni vidas fruktojn de la agado, sed de alia flanko gxisnuna historio avertas - cxiu keljare okazas iu militeto de malpacigitaj gentoj.
Cxu estas sukceso montros baldaux la tempo. Mi cxiukaze tre estimas la agdon de Johano kaj tutkore deziras plenan sukceson.
Stanislav
Stanislav diras:
2012-02-03 13:50
Hodiaŭ mi ricevis de s-ro Derk leteron en kiu li sciigas jenon:
"Hodiau mi sendis pluajn 2700 eurojn sufiche espereble por finkonstrui (akvoalkonduko, meblaro ?) la konstruajhon.
La deficito de la fondajho nun estas 1500 euroj, kalkulante kun tio, ke la pruntedonajho de 1500 devas iam esti repagita. Nia konto eeer-u che UEA chiam estas preta ricevi donacojn". Laŭ la alkroĉitaj fotoj oni povas konstati, ke laboro multe progresis.