Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Halina Komar / Aktualaĵoj de Pola Esperantisto 2010

Aktualaĵoj de Pola Esperantisto 2010

de Halina Komar Laste modifita: 2010-09-30 10:09
Petante pardonon pro la eble tro longaj tekstoj mi esprimas, ke mi estis devigita informi aliajn esperantistojn, kiuj estas misinformitaj pri la agado de PEA (konstanta,forta,sukcesa) kaj pri nia revuo. Kompreneble la kritikantoj ne abonas kaj eĉ ne havas ĉancon legi Polan Esperantiston, sed ili scias "pli bone" kio okazas en Pollando...

La Estraro informas - PE2/2010 Kiam mi skribis sur la kovrilo de la antaŭa revuo - PE1/2010, informon pri la temo de venonta Pola Esperantisto, kiel „neantaŭvidebla…”, neniu povis pensi pri tia temaro, kiun fakte mi enhavigas en la revuon hodiaŭ. Tute ne antaŭvidebla, neatendata teruraĵo, kiu faliĝis sur nia lando pro la aerakcidento, okazinta la 10-an de aprilo 2010, apud Smolensko en Rusujo. Nia Patrujo perdis dum unu momento 96 personojn, gravajn por la politika, armea, eklezia, memregistara kaj socia vivo de nia ŝtato kaj nia popolo. Neniu povas kompreni la misteron de tiu ĉi tragedia evento, kiu aspektas kvazaŭ „diabla cirklo” – la historirado, precize antaŭ 70 jaroj, en preskaŭ la sama loko, frakasis tie ankaŭ la plej valorajn reprezentantojn de pola nacio – el armeo kaj inteligentaro. Ili estis amase (pli ol 20 milojn) murditaj laŭ decido de Stalin, por ke la Pollando pereu, malfermante la rektan vojon por komunismo al okcidenta Europo. Detalajn informojn pri la historio vi trovos en interesa „Kalendaro de Katin”, prilaborita de Roman Dobrzyński. Oni povas paroli pri la fato: fatala loko, ripetiĝanta dato… Kia estas signifo de tiuj terurigaj eventoj? Kredante, ke nenio sur la tero okazadas sen kaŭzo kaj sekvo, ni provas trovi la respondon tie, kie malfacilas eĉ starigi demandon…Kortuŝigaj reagoj de samideanaj geamikoj montras, ke ankaŭ la mondo serĉas klarigon de historiaj faktoj, pri kiuj Europo plej parte sciis sed silentis. La katastrofo iĝis universala leciono de vera novtempa historio por la popoloj, ŝokitaj pro ĝisnunaj mensogoj ĉi teme. Eble tia estas senco de la okazintaĵo? Malgranda greno de Espero, havanta ŝancon kreski en grandan arbon de amikeco inter dividitaj du najbaraj ŝtatoj, solidareco de ĝies popoloj? Ĉirkaŭbrakumo en tiu ĉi momento de du gvidantoj de niaj registaroj: V.Putin kaj D.Tusk aspektis sinceraj. Sed la fato tuŝas ne nur polan nacion, sed ankaŭ nian Esperantujon: pasintjare, tuj antaŭ gravaj eventoj por E-movado, subite mortis Bronisław Geremek, de kies flanko estis deklarita helpo sur EU-kampo. Nune, nur unu monato post la deklaro de helpo pri venigo de favoraj al Esperanto parlamentaj inciatoj – same subite mortis Vicmarŝalo de Pola Parlamento, Jerzy Szmajdziński. Lian deklaron de amikeco al E-movado ni rememorigas sur paĝaro de la revuo. Kaj ni kun profunda funebro adiaŭas Lin. Kolektitaj kondolencaj vortoj ni decidis enmeti en la revuon, por ke ili atestu ankaŭ solidarecon inter ni, esperantistoj. Kaj ni komencu per normala, persona letero el Herzbergo, kiu ĝuste pro montritaj funebraj reagoj de stratpasantoj - en fremda lando kaj fremda urbo - havas tiom da esprimplena signifo. El Herzbergo: ...Tie ĉi la loĝantoj funebras kun ni. Mi ricevis multajn telefonajn kaj SMSajn kondolencojn. En ĉiu tago mi sentas simpatiajn gestojn de Herzberganoj, en la Germana Esperanta urbo, en kiu vivas diversaj nacioj. Fremdaj homoj, kiuj scias, ke mi estas Polino premas miajn manojn, kaj mi preskaŭ ĉiutage havas larmojn en okuloj pro tiu homa kunsento... Hodiaŭ mi ricevis florojn kaj brakumojn. Se ne Esperanto, neniam mi estus tie ĉi kaj travivus tiom kortuŝajn momentojn. Mi ne parolas nur pri la tragedia por ni akcidento. Oni devas substreki apogon de multaj homoj, kiuj haltigas min sur strato, demandas, ĉu mi estas Polino laboranta en Esperanto Centro kaj poste kun kortuŝo brakumas min kaj plej ofte diras la nomon de nia prezidento.... Małgosia Komarnicka, staĝantino en la projekto GRUNDVIG-ASISTANTECO 2009 „LERNADO DUM LA TUTA VIVO” Similaj informoj venas al ni el ĉiuj flankoj de la mondo, kiu unuiĝas en la funebro. Precipe esprimas kompaton al ni Esperantistoj, por kiuj Pollando, lulilo de Esperanto estas ,,la dua patrujo”. Amaso da kondolencoj kiuj venis kaj plu venas el ĉiuj kontinentoj, de homoj je diversaj rasoj, kulturoj, religioj, atestas pri universaleco de la Esperanta movado. Pruvas tion aneksitaj tekstoj el : Albanujo, Afriko, Argentino, Armenujo, Belgujo, Brazilujo, Bulgarujo, Ĉehujo, Ĉilujo, Ĉinujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Hindujo, Hispanujo, Hungarujo, Irlando, Izraelo, Japanujo, Kazaĥujo, Koreo, Kroatujo, Luksemburgo, Litovujo, Latvujo, Nederlando, Serbujo-Nigra Monto, Pakistano, Rumanujo, Rusujo, Senegalo, Slovenujo, Slovakujo, Usono, Uzbekistano… La leteroj montras, ke la neimageble tragika katastrofo interesigis la mondon pri la historio de Pollando kaj tiu ĉi regiono. Ni esperu, ke tio permesos verigi la plej novan historion de Eŭropo. Fato, kiu en tiu loko, en la historia momento ripetiĝis, eligos historiajn faktojn. La veron pri viktimoj de totalismo kaj pri nemoralaj kondutoj de aliancanoj, kiuj kondamnis nian kaj aliajn popolojn de Orienta Eŭropo, forprenante dum longaj jaroj ilian sendependecon pro malhonestaj, sekretaj decidoj kun Stalino en Teherano. Multaj niaj eksterlandaj amikoj scias tion, kaj montras la komprenon en siaj leteroj – kelkaj el ili mi citos sube. FRANCUJO, Renee Triolle: „....pensi, ke la homoj pereis dum ili estis emociplenaj, en tiu historia momento, kiam Rusujo finfine agnoskis sian murdigan rolon en Katyn kaj pretis kuncelebri kun Pollando tiun nigran momenton, estas duobla tragedio”. KROATUJO, Josip Pleadin „...Tragedio estas des pli granda, se oni komprenas la rolon de la Katina arbaro , kiu iĝis la plej granda eŝafodo en la pola historio” ITALUJO, Gian Carlo Fighiera „... Neniu vorto povos priskribi la hororon, kiu frapis la tutan mondon, rilate la aviadilan tragedion, kiu eliminis per unu bato la supron de pola ŝtato. La dimensioj de la evento, fariĝis historiaj kaj tuthomaraj. Ke la fakto estas kunligita al Katyn, kies sola nomo estas simbolo de la besteca masakro, eĉ pli nigrigas la eventon…….Temis pri krimo ne nur kontraŭ Ĝeneva Konvencio , sed kontraŭ la tuta homaro. Krimo, kiun neniu tribunalo ĝis nun kondamnis nek punis. ------------------------------------------------------------------------------------------------- Eble nun la situacio ŝanĝiĝos? Ni havu la esperon, restante en malĝojo. Halina Komar

esperanto
esperanto diras:
2010-10-24 17:19
Kaze ke iu Eo-revuo interesighas pri tiu chi temo, mi pretas fabriki Eo-version.

http://www.osteuropa.ch/Rezensionen/Rezension_%201989.pdf
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-10-25 13:49
La fakta materialo, kiu hodiaux jam estas historio, estus inda publikigi, por ne forgesi kiel, kio okazis kaj precipe por la posta generacio tre grava por kompreni.
Plej granda parto de esperantistaro estas tamen sen politika kompreno kaj ne interesita. Pro tio mi dubas, ke vi trovu iun pagxon, kiu pretus la tutan tekston publikigi.