Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jesús García Cano / Ĉi printempe okazos la 6a Iberia Renkontiĝo en la Manĉa urbo Almagro

Ĉi printempe okazos la 6a Iberia Renkontiĝo en la Manĉa urbo Almagro

de Jesús García Cano Laste modifita: 2010-03-10 22:53
Iberia Renkontiĝo, jam la 6a, en Almagro (Hispanio)

Detaloj de evento

Kiam

2010-04-09 je 20:45 ĝis
2010-04-11 je 22:45

Kie

Almagro

Aldoni eventon en la kalendaron.

Jam revenis la tre atendita momento: venontaprile (inter la 9a kaj la 11a) okazos en Almagro (belega urbo ĉe la hispana regiono de La Manĉo - jes, tie, kie ĉevalumis Don Kiĥoto) la 6a Iberia Renkontiĝo. Kiel multaj el vi scias, tiun eventon organizas junulara asocio de la Iberia Duoninsulo invitonte gejunulojn - kaj ne tiel junaj- el la tuta duoninsulo, la ĉirkaŭaj insuloj kaj la tuta mondo al semajnfino de diboĉado, turismumado kaj interkonado kun aliaj simpatiaj gesamlingvanoj. La ĉirkaŭo de la ĉijara evento-urbo estas fama pro la bela pejzaĝo -kiun ni vizitos- kaj pro la bongustaj vinoj -kiujn ni gustumos. Ankaŭ, la urbon famigis la antikva teatrejo (kie oni ĉiujare organizas internacian teatro-festivalon) kaj la tipa formo pretigi la melangenojn. Pro ĉio ĉi, tiu «Vinlanda Kunveno» estos bonega por ke vi, kaj tiuj kiujn vi kunportos, amuzu kaj praktiku denove la Lingvon. Legu pli pri la venonta IRo ĉe http://www.esperanto.es/iro2010

Pli da informo pri tiu evento…