Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Por homoj de ĉiuj aĝoj: “Revoj kaj sonĝoj”

Por homoj de ĉiuj aĝoj: “Revoj kaj sonĝoj”

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-01-19 15:57
La 11a Novjara Renkontiĝo okazis de la 27a de decembro 2012 ĝis la ĉi-jara 3a de januaro, apud la germana urbo Xanten (okcidente de la Ruhr-regiono).
Por homoj de ĉiuj aĝoj: “Revoj kaj sonĝoj”

Foto de Klara Ertl

161 esperantistoj el 14 landoj ĉeestis en la 11a Novjara Renkontiĝo de EsperantoLand, kiu okazis je la jarŝanĝo apud la germana urbo Xanten. Inter ili estis 40-kapa gaja infanaro el sep landoj kaj dudeko da gejunuloj inter 12 kaj 20 jaroj, kiuj havis siajn proprajn programojn. Legu pli detale en la baldaŭ aperonta februara kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo