Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / ĴomArt kaj Nataŝa koncertos en BET-52

ĴomArt kaj Nataŝa koncertos en BET-52

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-01-21 17:27

Inter la kontrubuontoj al la arta programo de la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-52) estas ĴomArt kaj Nataŝa – sveda muzika duopo, kiu havas siajn radikojn en Kazaĥio. ĴomArt kaj Nataŝa kantas kune pli ol 25 jarojn – same longe kiel ili estas paro. Ekde la duopa Esperanto-debuto en Samarkando (1987) ĝis nun la paro koncertis en pluraj UK-oj, IJK-oj, diverslandaj kongresoj kaj festivaloj kaj faris turneojn tra Germanio kaj Francio.

Legu pli pri ĴomArt kaj Nataŝa en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/01/bet-26/