Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Vizi László / Kiujn vortojn uzi?

Kiujn vortojn uzi?

de Vizi László Laste modifita: 2012-01-01 17:28
Konsekvenco de multaj diskutoj pri neologismoj kaj bazaj vortoj
Kiujn vortojn uzi? Mia opinio resume: En la praktiko ni ne povas oficiale reguli la vortuzadon, sed por respekti la lingvajn rajtojn de ĉiu esperantisto, oni povas konsideri, ke en konversacia lingvo (do en NE fakverkoj, en NE altliteraturaj verkoj) la vortuzado estas demando de ĝentileco. Tiel la etiketo de lingvouzado postulas, ke: * Neniam uzu superflue neologismojn (malofte uzatajn vortojn*), kiam ja evidente ekzistas baza (vastskale konata) vorto por klare esprimi la nocion. Oni ne uzu "lanta", "poka", "kurta" en konversacia lingvo, do en ĝeneralaj diskutadoj, konversacioj, artikoloj. Se tamen tio estas neevitebla, oni povas uzi ne bazan radikon, sed kruda malĝentileco estas amasigi ilin, aŭ ne klarigi ilin en piednoto. * En faka/scienca/poezia lingvo oni povas uzi ĉiujn vortojn el PIV, sed la tre maloftajn eĉ en tiaj verkoj nepre decas piednoti. * Uzi vortojn eksterPIVajn estas io tre maloportuna afero, ĉar ĉiun vortaron eĉ profesiulo ne povas akiri, kaj se oni eĉ ne piednotas tian vorton, tio estas lingva terorismo kontraŭ Esperanto, kontraŭ bonvolaj esperantistoj. Esperanto estas NE nacia lingvo, ĝi estiĝis NE per natura evoluo, do ĝi NE provu imiti en ĉiu tereno la naturajn lingvojn. Ĉevalo estas natura, aŭto estas artefarita. Kiu postulas, ke ankaŭ aŭto povu heni kaj generi idojn per seksumado, tiu evidente estas idioto. Kial multaj deziras, ke Esperanto estu ĝuste tia, kiaj estas la naciaj lingvoj? Por uzi Esperanton en la praktiko, oni certe devas scii, kie estas troveblaj ĉiuj ĝiaj vortoj. Mi ne diras, ke tiu vortaro devas esti ĝuste PIV. Oni proponu simile ampleksan, almenaŭ tiom precizan, unulingvan vortaron, kaj mi akceptos ĝin. Unulingveco estas baza kondiĉo, por ke ĉiu serioza esperantisto legu la saman difinon pri la senco de la unuopaj vortoj. Dum oni ne povas proponi tian unuecan vortaron, ni devas akcepti PIV-on, eĉ se ĝi certe havas mankojn kaj erarojn, arbitraĵojn ktp. Se ne, restos por ni nur la kaoso, kiun ni jam atingis multe pli frue eĉ sen Esperanto ĉe la urbo Babilono. *Referenco: www.xs4all.nl/~pilger/breo-al3.htm _____________________________________