Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2015 / Eksteraj rilatoj prioritato por nova TEJO-prezidanto

Eksteraj rilatoj prioritato por nova TEJO-prezidanto

de Redakcio Laste modifita: 2015-09-02 10:45
Dum la Internacia Junulara Kongreso en Wiesbaden, Germanio, estis elektita nova estraro kaj prezidanto de TEJO. La elekta komisiono de TEJO proponis, ke Łukasz Żebrowski restu prezidanto de la asocio, sed anstataŭ li estis elektita Michael Boris Mandirola. En intervjuo de Libera Folio li rakontas pri siaj planoj.
Eksteraj rilatoj prioritato por nova TEJO-prezidanto

Michael Boris Mandirola

Libera Folio: Ĉu vi volus diri al la legantoj de Libera Folio ion pri viaj prioritatoj kiel la nova prezidanto de TEJO?

Michael Boris Mandirola: – Ni havas strategian planon, kiun akceptis la Komitato de TEJO kaj kiu difinas la direkton de nia organizo - kaj tion ni sekvos kiel gvidilon. Ni komprenas ke granda laborŝarĝo atendas nin, ĉar la Komitato voĉdonis por nur 5-kapa estraro, tamen tio ebligis la elekton de kohera kaj kunema teamo. Ni ĉiuj pretas por la defio kaj certe enplektos en la laboroj  plurajn kunlaborantojn kaj komisiitojn por la laŭeble plej sukcesa plenumo de la Strategio de TEJO 2014-2017.

– Se vi demandas pri miaj personaj prioritatoj, eksteraj rilatoj estas por mi prioritato ekde mia aktiviĝo en TEJO kaj tio certe restos prioritato ankaŭ en mia agado kiel prezidanto. Mi kredas ke porti nian idearon pri lingva justeco al junularpolitikaj tavoloj kaj kreskigi la respekton kaj la subtenon al Esperanto kiel solvo al la problemoj de internacia komunikado estas unu el la plej gravaj taskoj de TEJO. Kompreneble sukcese kaj kontentige konkludi la procezon pri la jura memstariĝo de TEJO estas unu el la urĝaj temoj kaj certe tio estas alia prioritato.

– Krome la organizo dum la lastaj monatoj havis pozitivan financan evoluon pro diversaj sukcesaj subvenci-petoj kaj indus profiti je tio por strategie rearanĝi la laboron de la oficejo kiu povos en venonta jaro kalkuli je du plentempaj volontuloj kaj verŝajne je parttempa oficisto; mi kredas ke tio povos porti grandan helpon kaj subtenon al diversaj kampoj kiel landa agado, informado, eksteraj rilatoj kaj aktivula trejnado, krom kompreneble subvenci-peti por ke ni povu investi en pligrandskaligo de nia agado.

Kiel vi strebos utiligi la novan statuson de TEJO kiel jure sendependa organizaĵo?

– Ĉefe por pli bone evoluigi niajn eksterajn rilatojn, sed eventuale tio povus ankaŭ plifaciligi kaj plisekurigi nian laboron pri subvenci-petado: ja estis jam problemoj antaŭ pluraj jaroj pro la malklareco de nia situacio.

Kiel vi volas formuli la kontrakton kun UEA?

– Ni volas formuli ĝin tiel ke estu plej avantaĝe por ambaŭ organizoj kaj tial la estraroj kaj la ĝenerala direktoro estos engaĝitaj en la procezo. La Komitato de TEJO ankaŭ estos tre enplektita kaj ĝia koncerna laborgrupo jam esprimis konkretajn rekomendojn, estas fakte grave ke la Komitato estu aktiva aktoro en la organizo. Cetere TEJO memstariĝos jure, sed celas resti junulara sekcio de UEA: mi kredas ke apenaŭ estas aktivuloj de TEJO kiuj volus disigi la membraron, la sidejon kaj la strategian sinergion de la du organizoj.

Kiuj eniris la novan estraron?

– Cédric Marchal (kasisto, subvencio kaj movebleco), Arina Osipova (ĝenerala sekretario, kongresoj kaj edukado), Juliana Evandro (vicprezidanto, informado, kulturo, homaj rimedoj, Pasporta Servo kaj adoleska agado), Ariadna García Gutierrez (landa, regiona kaj loka agado, scienca kaj faka agado) kaj mi (prezidanto, eskteraj rilatoj kaj aktivula trejnado). Temas pri malgranda teamo sed kun motivitaj homoj kaj kun multe da deziro je fruktodona kaj sukcesa evoluo de la organizo. Kompreneble ni antaŭvidas ke pluraj aliaj homoj estos aktivaj komisiitoj en gvida rolo: malgranda estraro signifos ankaŭ pli fortan engaĝon de neestraranoj.

Kiel okazis, ke oni ne sekvis la rekomendojn de la elekta komisiono?

– Mi prezentis mian disponeblon ĝustatempe al la Elekta Komisiono por ĉiuj estraraj postenoj krom kasisto, monatojn antaŭ la Komitatkunsido. La rezulton de la laboro de la Elekta Komisiono mi, kune kun la Komitato, ekkonis nur dum la unua sesio de la Komitatkunsido. Rogier Huurman bone priskribis la okazaĵojn laŭ mia scio, mi fakte eksciis pri la petskribo nur la nokton mem antaŭ la dua sesio; la tekston subskribis pli ol duono de la ĉeestantaj voĉdonrajtaj komitatanoj kaj tial mi akceptis ilian peton okazigi demokratian baloton. Persone mi bedaŭras ke Łukasz ne akceptis esti proponita ankaŭ kiel estrarano, ĉar lia sperto kaj vasta konaro povus tre utile kontribui al la laboro en la Estraro ankaŭ de alia pozicio.

– Pri la rezulto de la voĉdono, ja estas rajto de la Komitato malakcepti la rekomendojn de la Elekta Komisiono, kaj ĉi-foje tio okazis. Tiom meminiciata Komitato estas tamen signifa pozitiva novaĵo kompare al antaŭ kelkaj jaroj. Mi antaŭĝojas la estontan kunlaboron.

Kial vi volis, ke la komitato jam en la IJK akceptu la novan statuton, kvankam ne pretas la proponata kontrakto kun UEA?

– Malneto de la kontrakto pretas, sed ĝi bezonas plulaboron kun UEA. La propono estis unue aprobi la statuton por ke ni havu jam certan "uzeblan" statuton, ke ni havu bazon sur kiu difini la kontrakton, kio laŭ mi helpus atingi pli facile kaj klare interkonsenton pri la kontrakto pli "neprigante" ĝian atingon. La Komitato de TEJO preferas koni la interkonsenton kun UEA en la definitiva formo por havi plenan kontrolon pri la procezo kaj certiĝi ke ne estus risko de ekvalidigo de la statuto sen la kontrakto: estas alia decido ol tiu kiun mi esperis, tamen komprenebla kaj sencohava.

Ĉu laŭ vi kaŭzas problemojn la fakto, ke la nova statuto ne estis akceptita?

– Mi ne povas antaŭvidi specifan problemon, krom la risko la reta voĉdono ne estos kvoruma; ĝenerale, mi esperas ke tiu decido ne kaŭzu miskomprenojn en la homoj kiuj observas la procezon. Ĉiuokaze la Komitato donis precizan mandaton prepari la kontrakton surbaze de la nun proponata statuto: ja ne estis vere aparte disputvekaj punktoj en ĝi post la pluraj poluradoj. Tio signifas ke ni povas pludaŭrigi la procezon ĉar ni havas la bazon por la Kontrakto.

Kiam laŭ vi povos realiĝi la jura sendependiĝo de TEJO disde UEA?

– La tempoplano restas la sama, nome atingi interkonsenton ĝis oktobro kun ekvalidigo de la nova statuto komence de 2016.

Vi diris ke TEJO restos junulara sekcio de UEA. Kiel TEJO povos esti jure sendependa, sed tamen samtempe resti junulara sekcio de alia asocio? Kiel oni formulos tion en la kontrakto?

– La kontrakto difinos ĉefe konkretajn financajn kaj administrajn aferojn. La asocia rilato kun UEA estas fundamenta afero kaj ĝi estas difinita en la statuto. Kompreneble tio havas konkretajn plenumojn: ekzemple, kiel difinite en la statuto, la membrara situacio restas esence la sama; nome ke la junaj individuaj kaj aligitaj membroj de UEA estas la individuaj kaj aligitaj membroj de TEJO kaj, kiel difinate en la kontrakto, daŭre estos reciproka reprezentiĝo kaj konsilado.

arkivita en:
carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2015-09-01 12:16
Belega intervjuo, konkretaj respondoj kaj programoj! Prosperan laboron al la nova TEJO-estraro!