Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / Varsoviaj studentoj subtenas Esperanton

Varsoviaj studentoj subtenas Esperanton

de Redakcio Laste modifita: 2011-06-29 12:48
La Studenta parlamento de la Universitato de Varsovio subtenas la proponon de Pola Esperanto-Asocio, ke Esperanto estu oficiale rekonita kiel unu el la lingvoj aprobitaj por lingvoekzameno postulata ĉe bakalaŭriĝo.

Antaŭ ol ricevi sian bakalaŭran diplomon, ĉiu studento de la universitato devas pruvi sian konon de fremda lingvo minimume je la nivelo B2 (meza nivelo). Ĉe kelkaj fakoj oni specife postulas ekzamenon pri la angla lingvo, sed ĝenerale eblas ekzameniĝi pri libere elektita lingvo, tamen nur laŭ listo de lingvoj kaj atestiloj aprobitaj de la rektoro.

Pola Esperanto-Asocio proponas, ke la universitato aldonu al sia listo de aprobitaj atestiloj la ekzamenojn de Esperanto, faritajn laŭ la kriterioj de la Komuna Eŭropa Referenckadro, aprobitaj de Supera Fremdlingva Trejnejo de la Universitato Eötvös Loránd en Budapeŝto.

- Antaŭ ol PEA sendos oficialan proponon al la Rektorino, ni kolektas subtenantojn – tiu lasta, la Studenta Parlamento, tre gravas kaj signife pligrandigas la ŝancon realigi la ideon, klarigas Paweł Fischer-Kotowski, ĝenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio.

Laŭ li, eventuala sukceso en la Universitato de Varsovio, unu el la plej bonaj en Pollando, ne nur malfermus pordon por Esperanto en la Universitato, sed ankaŭ helpus konvinki aliajn altlernejojn konsideri KER-ekzamenojn pri kono de Esperanto.

Pliaj informoj pri la ekzameno B2 en la retejo de Supera Fremdlingva Trejnejo 

arkivita en:
esperanto
esperanto diras:
2011-06-29 15:44
Chi tiu propono havas praktike neniun sencon, char oni (t.e. PEA kaj grandparte la pola movado) havas nenion por proponi por daurigi la procezon post la ekzamenigho kaj por okupighi pri Esperanto. Devus ekzisti tuta koncepto por antau, dum kaj post la ekzamenoj.
Bedaurinde la Eo-movadaj funkciuloj ripetas chiam la saman eraron kaj poste miras, kial sukcesoj forestas.
En la 70/8aj jaroj ene de la PSEK-medio (kiu estis bojkotita de de la neostalinistoj en PEA) okazis viglaj kaj interesaj Eo-debatoj kun longdaura valoro, kaj la SISoj liveris realajn fruktojn de laboro, kiujn interlingvistoj kaj esperantologoj ankorau nun konsultas. La neostalinistoj en PEA ne partoprenis en tiu procezo, char suspektis ghin kiel opozician-disidentan au simile, sed preferis alkrochighi al la komunisma reghimo de Czyrek ktp. por ricevi la permeson organizi la 72 UKn en Varsovio, kiu (preskau ne okazis), sed kvante jes estis la plej granda UK, sed kiel prikongresaj raportoj en diversaj Eo-revuoj de tiu tempo montris, la balono pli malpli krevis, char PEA neniun daurigon kapablis oferti kaj forte komplete elcherpighis pro la organizado de tiu giganta kongreso (kiu devis esti la totala kaoso, kiel ech la koncerna raporto en la UEA-organo konfesis). Nu, bone, kion ankau la e-istoj ne povis antauvidi, poste la komunismo kolapsis kaj la movado falis en profundan truon, el kiu reveni montrighis tre malfacile, ghis nun. La pola movado retirighis en privatan helikejon, de tempo al tempo kongresas tie kaj tie, la programo estas mezkvalita, ech aperas iuj moshtoj kaj urbaj reprezentantoj, kiuj vidas en tiuj kongresoj iujn avantaghojn kaj profiton por sia urbo, eble aplaudas Esperanton, sed tio estis jam chio. Nenia sistema daurigo okazas de tiuj aranghoj. Kaj la konstruado de iu aktiveco kun la baraktado kun la lokaj instancoj estas tiom temporaba kaj nervoprena, ke multaj aktivuloj simple rezignis.
Chio dependas de unuopaj privatuloj, kaj kiam tiuj rezignas kaj kabeas, chio estis vana kaj perdita.
Tiel funkcias la Eo-movado.

Mi legis la grandiozajn planojn pri la starigo de Bjalistoka Eo-Centro el 1987/88, kun la monumento pri Zamenhof ktp. ktp. ktp.. Kie ghi estas? Chio estis blufo kaj vanaj promesoj. Nu jes: mono mankis. Anstatau chiam denove enkonduki novajn projektojn, oni foje efektivigu iun projekton reale kaj longdaure.
javergara
javergara diras:
2011-06-29 16:51
Estas vere ghojiga novajho ke la studantoj subtenas tiun proponon (jes, studAntoj kiuj studas en Universitato: chu en memstara planlingvo vere necesas tiu malskema, superflua vorto "studEntoj"?).
 
Alsumi Pollandon al la jama Hungarujo, do etendi la jam atingitan kaj tiel ekparoli pri kreskanta landaro kiu oficiale agnoskas Esperanton normala, priekzameninda lingvo, konfirmus la strategian valoron de la jam farita laboro por adapti la E-ekzamensistemon al la KER-kriterioj. Jen promesdona sulko por plufosado.

La mialanda, mondfama popolkantistino Violeta Parra iam kantis "Que vivan los estudiantes porque son la levadura / del pan que saldrá del horno con toda su sabrosura…" (Vivu la studantoj char ili estas la gisto/ por la pano elironta el la forno kun ties bongusteco..."). Do vivu la nunaj varsoviaj universitatanoj, kiel la iama medicin-studanto veninta el Bjalistoko al tiu chefurbo.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-01 22:55
Plej verŝajne la akcepto de E kiel ekzmeninda lingvo influus ankaŭ la najbaroj de Pollando, ekz. Slovakio
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-01 22:55
najbarojn
esperanto
esperanto diras:
2011-07-02 00:17
Supozeble vi volis skribi "malvershajne", chu ne. Eble kelkaj ciganoj interesighos.