Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2011 / UEA bonvenigas EU-parlamentanojn en la kongreso

UEA bonvenigas EU-parlamentanojn en la kongreso

de Redakcio Laste modifita: 2011-07-19 09:19
Universala Esperanto-Asocio volonte akceptos anojn de la Eŭropa Parlamento kiel observantojn ĉe la Universala Kongreso. La asocio bonvenigas ĉiajn iniciatojn inviti ilin, sed rekomendas bonan kunordigon, klarigas la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, respondante al la akuzoj de la grupo ĉirkaŭ la pola sekcio EDE. Ioma prokrasto en la traktado povis okazi, ĉar ne eblis tuj kontakti Eŭropan Esperanto-Union, aldonas la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. Eĉ pli malrapide tamen reagas la EU-parlamentanoj, kiuj ĝis nun ne respondis al invitletero de UEA, sendita en novembro.

Libera Folio: Ĉu entute estas dezirinde, ke EU-parlamentanoj aŭ aliaj internaciaj gravuloj ĉeestu UK-ojn en la rolo de iaj observantoj? Kial jes, kaj kiel oni tiukaze organizu la ĉeeston de tiaj gravuloj?

Osmo Buller: Kompreneble tio estas dezirinda. Tiaj gravuloj jam ofte vizitis UK-ojn. Nenio estas pli bona pruvo pri la uzebleco de Esperanto kiel plenpova lingvo ol UK kun ties riĉa labora, kultura kaj kleriga programo. Al EU-parlamentanoj aparte interese estas vidi, kiel Esperanto funkcias kiel la sola lingvo en la kunsidoj de la gvidorganoj de UEA kaj de plej diversaj aliaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj.

UEA bonvenigas ĉiun iniciaton inviti internaciajn gravulojn al UK-oj. Pro bona ordo necesas tamen ĉiam unue interkonsiliĝi kun UEA pri la plej ĝusta maniero fari tion. Kiam temas pri EU-parlamentanoj, necesas ankau kunordigo kun Eŭropa Esperanto-Unio, kiu gvidas la agadon por Esperanto ĉe EU.

Libera Folio: Ĉu s-ro Kozyra pravas en sia aserto, ke UEA por la ĉi-jara UK antaŭ longe ricevis oficialajn leterojn de du polaj EU-parlamentanoj, kiuj esprimis deziron ĉeesti la kongreson kiel observantoj, sed ke respondo al tiuj leteroj flanke de UEA daŭris kvar monatojn?

Osmo BullerOsmo Buller: UEA ne ricevis leterojn de la du polaj EU-parlamentanoj. En septembro s-ro Kozyra sendis al UEA kopiojn de iliaj leteroj, kiujn ricevis la t.n. Iniciata Grupo kaj kiuj menciis nek UEA nek alian adresiton. Malgraŭ tio la estraranoj kaj mi tuj esprimis nin principe pozitive.

Mi miras, ke s-ro Kozyra diras: "Niajn planojn kaj plurajn iniciatojn ĝis nun akre atakis UEA (speciale O. Buller)." Mi neniam faris tiajn atakojn, sed mi ja starigis demandosignojn kaj atentigis ekzemple pri ĝustaj proceduroj surbaze de la spertoj, kiujn UEA havas jam ekde la tempo de Ligo de Nacioj. Bedaŭrinde en nia movado oni facile prenas ĉiun kritikan rimarkon kiel akran atakon. Mi tamen havas en UEA funkcion, en kiu mi devas fari ankaŭ demandojn, kiujn oni ne volas aŭdi.

Libera Folio: Sed kial tamen ne eblis pli rapide trakti la aferon?

Osmo Buller: Antaŭ ol sendi inviton necesis havi pli da klareco pri la fono de la afero kaj ekzemple kiajn kondiĉojn la parlamentanoj atendis surbaze de siaj diskutoj kun la Iniciata Grupo. Flanke de UEA necesis ankaŭ pli da konkreteco pri la kongresa programo por povi mencii programerojn, kiuj povus esti aparte allogaj por la invitotoj. En novembro mi skribis al ambaŭ EU-parlamentanoj, ĝis nun sen respondo.

La prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, aldone klarigas, ke ioman prokraston en la pritraktado de la afero pri invito al la du polaj EU-parlamentanoj kaŭzis la fakto, ke la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, ne tuj kontakteblis:

Probal DasguptaProbal Dasgupta: Tiumomente Seán ne estis rete atingebla.  Sen konsiliĝi kun li, ni ne povus krei kunordigitan strategion pri la ĝusta uzo de la tempo de MEP-oj en UK. Krome, ni bezonis scii pri la mona flanko. Venis la (almenaŭ por mi nova) klarigo, ke 'tiaj' kongres-partoprenoj apartenas al la devoj de MEP-oj, kaj ke do ili jam ricevas 'tiacelan' monon. Post pluraj (por mi) relative konfuzaj mesaĝoj mi ankoraŭ ne vere estas certa, ke la precizaj instancoj, kiuj decidas pri la allaseblo aŭ ne de specifaj elspezoj de MEP-oj, agnoskas aŭ agnoskos UEA-kongresadon kiel validan elspezon.

arkivita en:
Esperantst
Esperantst diras:
2011-07-08 23:08
Plej tauge estus inviti lokajn parlamentanojn prelegi pri iu interesa temo dum la UK. Tion ili eventuale akceptas kaj la afero plej vershajne ne kostus. En tiu kazo oni tutklare devus oferti interpretadon (kaj la kongresanoj ne plendu pri tio, ke ili devas auskulti prelegon en alia lingvo (en alia kazo oni povus multe detrui). Dum la EEU-kongreso en Stuttgart 1997 mi invitis la germanan parlamentanon Rolf Linkohr, kiu estis treege impresita de la lerta tradukado de kelkaj junaj Esperanto-parolantoj.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-09 10:08
Miomente mi estas tro sxargxita, do mi ne povas cxion klarigi, sed se la redaktoro vere volus publikigi veron, tiam ni estas pretaj doni cxiujn faktojn, kiuj ne estus faforaj por UEA kaj por Esperanto.

Mi nur volas diri, ke por devidi UEA respondi, mi estis devigita cxiam ataki kaj komenti en Libera Folio. Jam tiam, tiuj, kiuj volos veron scii povus trastudi miajn komentojn.

Ni cxiam ricevis novajn elturnigxajn respondojn. Interalie Barbara Pietrzak asetris, ke nenion sciis, kvankam la prezidanto respondante ankaux sxin informadis, ke la aferon arangxos EEU, poste Nourmont, problemo kiu pagos (kvankam probable jam de kvar jaroj estis invitataj persone cxiuj parlamentanto kaj tiam neniu pensis pri kostoj?), ke oni devas arangxi specialan programon? por ili...... Finfine post tri monatoj venis kvazauxinvitiloj, kiam jam la parlamentanoj havis cxu ricevis novajn taskojn.

Se oni vere dezirus propagandon de Esperanto, tiam oni tuj kaptus la okazon. La parlamentanoj ne bezonus specialan programon, sed volus nur esti observantoj por vidi kiel praktike funcias Esperanto. Ili ne estas malkleraj homoj kaj suficxus provizi ilin per bona tradukanto kaj opinion ili farus al si mem.

Dum nia klopodado, ni ne trovis helpon, sed nur malhelpon kaj oni kontrauxbatalis per cxiuj eblecoj la Iniciatan Grupon, cxu EDE kompromiti, bagateligi, ridigi....

La lasta nia agado; honorigi Etsuo Miyoshi, montris la grandan "subtenon" de Pietrzak , de PEA kaj de UEA. Ni vere devas komenci pensi kiu estas por disvastigo de Esperanto kaj kiu kontrauxbatalas.

Mi esperas, ke almenaux dum la kongreso Etsuo Miyoshi ricevos de vi ankoraux gratulon. Tion li certe 10 foje meritis kaj aliaj lin nur volonte uzis.
Grandan gratulon indus esprimi ankaux al EDE, kiu pensas kaj agas estontece.