Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Sojle al espero

Sojle al espero

de Redakcio Laste modifita: 2008-12-29 21:32
En sia novjara mesaĝo kun la titolo "Sojle al espero" la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio atentigas, ke UEA skribis la koncepton de homaj rajtoj en sian statuton jam en 1947, unu jaron antaŭ la akcepto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Laŭ Probal Dasgupto speciale la savado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro apartenas al la daŭra labora tagordo la asocio. Ni publikigas la kompletan tekston de la novjara mesaĝo.

Probal DasguptaInter la 100-jariĝo de UEA en 2008 kaj la 150-jara jubileo de Zamenhof en 2009, sukcesis 60-jariĝi la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Se ĝuste nun ĉe UN kaj Unesko sin sekvas Internacia Jaro de Lingvoj 2008, Internacia Jaro de Interpaciĝo 2009, Internacia Jaro de Lernado pri Homaj Rajtoj 2009 -- kvazaŭ ili scius, ke Zamenhof aktivis por la lingva justeco kaj por la paco -- ĉu ni ne ĝoju, ke la astroj mistere agordas la mondon al niaj celadoj?

En aprilo ni simpoziis ĉe UN en Ĝenevo post dek jaroj. En julio niaj kleruloj superrigardis en Amsterdamo la ĉeeston de Esperanto en la universitatoj de la mondo post kvardek jaroj. En decembro ni Zamenhof-festis kun Unesko en Parizo unuafoje. Survoje al Universala Kongreso okazonta unuafoje en Bjalistoko, ni paŭzas por kapti la spiron. Denove UEA engaĝas sin kun la internacia sistemo. Kiaj esperoj instigas la nunan revenon al ĉi tiu scenejo? Kia pensado venigis nin al nia specifa nuno?

La okupiĝon pri homaj rajtoj, kiu esprimiĝis jam ĉe Zamenhof, la postmilita UEA, konsciiĝinta pri la graveco de la internacia juro, instalis en sian statuton en 1947, unu jaron pli frue, ol la internacia komunumo, kiu en 1948 formale adoptis la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj. En la 60-aj jaroj, la UEA-prezidanto, kiu estis ankaŭ profesoro pri internacia juro, Ivo Lapenna -- lian 100-jariĝon ni festas en 2009 -- movis tiun vizion al nova ŝtupo.

Lapenna konvinkiĝis, ke por povi tuŝi la kulturan konsciencon de la publiko kaj kontraŭbatali la ofte sisteman malrespekton al la homaj lingvaj rajtoj (tian malrespekton li baptis "lingva genocido", termino poste pligraviĝinta), ni devos kulture kaj science trakti kun la klerula mondo. Surbaze de jam establita Uneska vizio pri la interkultura dialogo, UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento. Pli memstare rimarkinte, ke la socilingvistiko nesufiĉe reliefigas la lingvo-planadon UEA lanĉis fakan lingvopolitikan revuon kun la lingvisto d-ro Victor Sadler kiel unua redaktoro. Tiu revuo, Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado (LPLP), fariĝis granda sukceso de nia sciencejo, la Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED). Ĝuste ĝi metis la lingvo-planadon sur la mondan sciencan mapon.

Se oni lanĉas kulturan-intelektan entreprenon, oni devas esti pretaj lerni de ĝi kaj ne apriore dikti la konkludojn. Nia Asocio, sub kies egido floris la serio Oriento-Okcidento, fieras esti la tegmenta organizaĵo de lingvo, kies tradukaĵa korbo fariĝis la plej ekvilibra rilate fontolingvojn. Tradukaĵoj donas al la legantoj okazon por lerni. Ni fieras, ke en kaj ĉirkaŭ LPLP ni multon lernis pri la lingvaj problemoj.

Gravan ŝtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago, 1996. Respondojn al la demando "kien UEA" oni serĉu ĉefe en tiu ponta dokumento. En kiu senco mi nomas ponta tiun Manifeston, kiu markas la komencon de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj?

Unuflanke la fakton, ke UEA ĉiam donis prioritaton al la savtenado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro, jam antaŭe simbolis la serio Oriento-Okcidento; sed ekde 1996 tiu prioritato apartenas al nia labora tagordo. Aliflanke, ni ne volas kateni al tradiciportaj lingvoj tiujn homojn, kiuj volas ampleksigi la lingvan repertuaron. Ĝuste por maksimumigi ilian liberecon ni pledas por la adicia dulingvismo, kiu baziĝas sur pedagogio aldonanta duan lingvon sen erozio de la unua. Ni agnoskas, ke gravas fasoni eduksistemojn reagemajn al la konkretaj bezonoj de la publiko precipe de tiuj popoltavoloj, kies mendojn la lernejaro emas malatenti. Tial nia LPLP ofte okupiĝas pri la edukpolitiko por malpotencaj edukatoj.

Ponte inter la serio Oriento-Okcidento kaj LPLP, la Manifesto de Prago pledas por multlingvisma eduko al homaraniĝo, kiu stiros nin pacen. Por kompreni, kiamaniere UEA vizias la Zamenhofan ligon inter la lingva jaro 2008 kaj la interpaciĝa 2009, relegu do niajn esperojn en tiu Manifesto, je kies fino ni "asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociiĝo. Ni estas movado por la homa emancipiĝo."

Probal Dasgupta

arkivita en:
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2008-12-29 21:00
Ĉu ne "tiu lerna procezo" -> "Tiun lernan procezon" ?
redakcio
redakcio diras:
2008-12-29 21:35
Forfalis tri vortoj kiuj devis iĝi grasaj. Dankon pro la atentigo.
Peeter
Peeter diras:
2008-12-30 18:49
Konekse al la temo rigardu ankau
http://www.homajrajtoj.org