Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Nova dungito en la Centra Oficejo

Nova dungito en la Centra Oficejo

de Redakcio Laste modifita: 2008-10-13 19:41
Dum pli ol kvin kaj duona jaroj en la Kongresa Fako de la Centra Oficejo de UEA laboris nur unu dungito, la Konstanta Kongresa Sekretario. Tiu nenormala situacio ĉesos la 1-an de decembro 2008, kiam KKS denove ekdisponos pri asistanto. Per ĵusa decido de la Ĝenerala Direktoro eklaboros tiam kiel nova oficisto de UEA la 24-jara Tobiasz Kazmierski el Pollando.

Tobiasz Kazmierski naskiĝis kaj kreskis en Poznano. Li studis sociologion en la tiea Universitato je la nomo de Adam Mickiewicz kaj spertiĝis ankaŭ pri merkatado kaj vendado. Spertojn por sia nova tasko ĉe UEA li kolektis i.a. kiel kunorganizanto de la fama Esperanto-aranĝo Arkones kaj kiel respondeculo pri la vespera programo de la 61-a IJK en Zakopane en 2005.

En 2003 li fondis kun kelkaj amikoj la junularan klubon E-Senco, kiu en 2007 transformiĝis en kulturan-socian asocion kun Kazmierski kiel unu el la vicprezidantoj. Li partoprenis ankaŭ en la reaktivigo de Pola Esperanto-Junularo, kies vicprezidanto li estis, kaj en la Ekonomia Forumo de Centra kaj Orienta Eŭropo en la pola urbo Krynica en 2007 kaj 2008, kie li helpis prizorgi informstandon pri Esperanto.

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: