Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Kongresanoj ekzerce tradukis EU-komunikon

Kongresanoj ekzerce tradukis EU-komunikon

de Redakcio Laste modifita: 2008-09-23 06:28
En la dumkongresa Kleriga Lundo cento da interesatoj partoprenis traduk-ekzercon de Brian Moon kaj István Ertl. Kiel fontoteksto rolis gazetara komuniko de la Eŭropa Komisiono pri multlingvisma temo, tradukita al kaj disponebla en ĉiuj oficialaj lingvoj krom la irlanda. Unu el la celoj de Ertl, kiu elektis la tekston, estis demonstri ke tradukado eĉ pri temo relative bone konata al esperantistoj ne estas tute facila teksto, kaj ke eventuala oficialigo de Esperanto en la Eŭropa Unio multobligus tiajn malfacilaĵojn. Ĉi-sube vi trovos la Esperantan tradukon, kaj ligon al la diverslingvaj originaloj.

P/08/1130
Bruselon, la 1an de julio 2008

Multlingvismo: Kiel lingvoj helpas entreprenojn

La Forumo de Entreprenoj pri Multlingvismo, kiun oni starigis en la jaro 2007 por studi, kiel lingvokapabloj povas influi komercon kaj dungadon en Eŭropa Unio, hodiaŭ liveris sian raporton al Komisionano Orban. La raporto donas klaran superrigardon pri tio, kion necesas fari por helpi entreprenojn aliri novajn merkatojn kaj profiti el novaj ekonomiaj ebloj en la tutmondiĝinta mondo. Ĝi baziĝas sur esplorraportoj, kazostudoj, intervjuoj kaj sur personaj spertoj de forumanoj. La Forumon prezidis Vicgrafo Étienne Davignon, Ŝtatministro de Belgio kaj siatempa Vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono.

Leonard Orban, Komisionano pri Multlingvismo, diris: “Ĉi tiu raporto de la Forumo de entreprenoj pledas por multlingvismo en eŭropaj entrepenoj, montrante kiel lingva diverseco kaj investado en lingvajn kaj interkulturajn kapablojn povas iĝi veraj faktoroj de prospero kaj doni profiton al ĉiuj. Ĝiaj konkludoj kaj rekomendoj elstare kontribuos al la nova Strategia Komuniko pri Multlingvismo, kiun mi intencas prezenti en septembro ĉi-jare. Ili ankaŭ klare agordiĝas kun la celoj de la Lisbona Strategio por pliaj kreskado kaj dungado.”

Vicprezidanto Günter Verheugen, Komisionano pri Entreprenado kaj Industrio, jene aprobis la raporton: "Investado en lingvokapablojn kaj mastrumado de diverseco decide gravos por ke la socio de Eŭropo plene profitu el la tutmondiĝinta mondo. Diverseco de lingvokapabloj ebligas komunikadon, kompreniĝon kaj trovadon de novaj solvoj. Estas nun urĝa neceso, ke en edukado kaj profesia klerigado oni konsideru tiujn bezonojn kaj proponu al ĉiuj vastan gamon da kapabloj. Pli ol iam ajn nia socio bezonas aktivan instigadon de interkulturaj interŝanĝoj kaj de translima kunlaboro."

En la raporto de la Forumo de Entreprenoj elstaras jenaj ĉefaj konkludoj:

1) Eŭropo riskas perdi konkurenckapablon, ĉar en sojlaj ekonomioj, plejparte en Azio kaj Ameriko, oni rapide havigas al si solidajn lingvokapablojn kune kun aliaj kompetentoj kiuj necesas por sukcesa konkurencado.

2) Necesus aktive antaŭenigi formalan kaj neformalan lernadon de vasta gamo da lingvoj en la EU-landoj, ĉar entreprenoj bezonas pli kaj pli diversigitan laborantaron. Lingvokapabloj havas ŝlosilan gravecon por ke la morgaŭa laborantaro rigardu tutan Eŭropon kiel sian hejmlokon.

3) Necesas subteni lingvostrategiojn je la plej alta gvidnivelo en entreprenoj tra Eŭropo, ekzemple per tio, ke oni investas en lingvolernadon, dungas parolantojn de diversaj lingvoj kaj realigas bonan multlingvan komunikadon per Interreto.

4) Entrepenoj bezonas subtenon en iliaj streboj por strategie uzi lingvojn, precipe pere de la jam ekzistantaj retoj kaj strukturoj. Ŝlosilan rolon en tiu rilato havas naciaj organizoj por stimuli eksportadon, ekzemple komercaj konsilioj.

5) Estas bezonata eŭropa platformo por strukturita interŝanĝado de informoj kaj de imitindaj ekzemploj rilate al lingvoj en entreprenoj.

Inter eminentaj reprezentantoj de entreprenoj en la Forumo estas:

  • Winfried Albrink, Ĉefo de Klerigado, Henkel Group,
  • Henning Dyremose, Prezidanto de la Dana Eksport-Konsilio kaj siatempa Gvidanta Direktoro de la dana telekomunika kompanio TDC,
  • Sabina Klimek, estro ĉe Deloitte Business Consulting,
  • Peter Mathews, Prezidanto kaj Gvidanta Direktoro de Black Country Metals Limited,
  • Caroline Jenner, ĉefgvidanto de Junior Achievement Young Enterprise Europe, subtenreto por junaj entreprenistoj.

La kompleta raporto kun resumo estas havebla ĉe:

http://ec.europa.eu/education/languages/index_en.html

Por pliaj informoj pri lingvoj en EU, vidu:

http://europea.eu/languages


La teksto de la komuniko en la oficialaj lingvoj de EU, escepte de la irlanda:

http://europa.eu/rapid/pressReleasesAction.do?reference=IP/08/1130&format=HTML&aged=0&lan 


arkivita en: ,