Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Esperanto-flagoj logas ŝtelistojn en Litovio

Esperanto-flagoj logas ŝtelistojn en Litovio

de Redakcio Laste modifita: 2008-01-06 00:49
Jam la duan fojon estis ŝtelita Esperanto-flago ekster la Vilna filio de Litova Esperanto-Asocio.

Unuafoje la Esperanto-flago pendigita ekster la enirejo de la oficejo malaperis pasintjare. Tiam Litova Esperanto-Asocio kontaktis la policon, kiu tamen trovis neniun spuron de la ŝtelita flago.

Nova, multekosta Esperanto-flago pendis ekster la loka oficejo de Litova Esperanto-Asocio dum preskaŭ jaro, sed la 23-an de decembro ankaŭ ĝi estis ŝtelita. Aldone estis forŝirita de la muro la ŝildo de la filio de la oficejo.

Laŭ Esperanto-lt

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2007-12-28 16:17
Eble por helpi la policon chi-foje trovi la atencintojn oni atentigu ilin ekz. pri la danghera chelo "Martiri di la Markizo-1908". Chu oni trovis en la chirkauajho iun kontrauesperantan pamfleton au surmuran skribajhon, eble en alia interlingvo (Ido, Volapük, Interlingua, ktp) au en la angla ?

Nu, serioze, chu la malagrabla anekdoto temas nur pri mizera, fia shtelemo pro avido, au pri detrua nespecifa vandalismo au pri rekta, kuncela atako ?

Mi feliche ne suferas je paranojo, tamen konscias ke dum ni plu strebas por Esperanto, iuj pensas ke la mondo trovighas che la sojlo de nova ondo de (eble pli milda) fashismigho. Kelkaj argumentoj de la tiamaj potenculoj dum la pasintjara sperto en Pola Radio sonis maltrankviligaj.

Solidare al la litovaj samlingvanoj,

José Antonio Vergara


tsalomon
tsalomon diras:
2008-01-08 23:16
Simple okazis io pri kio la plimulto de la "esperantistoj" pensas, ke tute ne povas okazi.
Versxajne ankaux sur la sxildo estis stelo kaj
iu pensis ke temas pri komunismajxo kaj pro tio forigis gxin.

vidu:
http://www.angelfire.com/ny2/ts/stelo.html

Thierry