Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2008 / Eŭropa Socia Forumo

Eŭropa Socia Forumo

de zope Laste modifita: 2008-09-29 14:41
Dana Esperanto-Asocio, Sveda Esperanto-Unio kaj Eŭropa Esperanto-Unio partoprenis kune en aranĝoj dum la Eŭropa Socia Forumo kiu okazis de la 17a ĝis la 21a de septembro en Malmö, Svedio. Dum ĉiuj tagoj funkciis budo, kie la deĵorantoj vigle diskutis kun la vizitantoj kaj disdonis centojn da flugfoliojn en diversaj eŭropaj lingvoj, afable senditaj de la diversaj Esperanto Asocioj de EEŬ. La 20an de septembro la prezidanto de EEŬ Séan O'Riain prelegis pri la temo:"Egalrajta interkultura dialogo en tutmondiĝanta mondo" kaj Lars Forsmann enkondukis la partoprenantojn al rekta metodo de lernado. Posttagmeze okazis granda manifestacio kun partopreno de pli ol 15 000 personoj, kie ankaŭ la la esperantomovado estis reprezentata.
Eŭropa Socia Forumo
Plengranda bildo: 55.8 kB | Vidu bildon Montri Elŝutu bildon Elŝuti