Malferma tago kun 90 vizitantoj
La ĉefa gasto estis Claude Piron, kiu elektis iom provokan temon por sia dufoje prezentita prelego: "Ĉiuj neesperantistoj estas afaziuloj". Lucas Vignoli Reis, vojaĝanta "ataŝeo" de Brazila Esperantista Junulara Organizo, prelegis kun sonaj kaj bildaj specimenoj pri la muziko de sia lando. Yves Nevelsteen kaj Petro Balaz enkondukis la publikon en la retan enciklopedion Vikipedio. Kiu volis konatiĝi kun Vikipedio pli profunde, povis poste ĉeesti praktikan demonstron kiel uzi kaj kunredakti ĝin. La tutan tagon estis ankaŭ montrataj Esperanto-filmoj. Surpriza aldono al la programo estis la flamenka versio de "La Espero" fare de Solo.
La plej furora libro dum la Tago estis la ĵus aperinta "Afero de espero: Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko" de Heidi Goes, kiun la aŭtorino mem prezentis kadre de la programo. "Afero de espero" vendiĝis en 17 ekzempleroj. Malkovrinte, ke la Libroservo de UEA ankoraŭ posedis 15 ekz. de "Maks kaj Moric", germana ŝatanto de tiu infanlibra klasikaĵo tuj aĉetis la tutan stokon tiel certigante al ĝi surprizan duan lokon. De "Vikipedio: praktika manlibro" estis venditaj 9 ekz. kaj de la ĉiam populara lernolibro "Saluton!" 6 ekz. Po 5-ekzemplere vendiĝis "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin, "Ĵim la migrulo: aventuroj de juna leopardo" de S. Stampa kaj la nova poemaro de Jorge Camacho "Eklipsas". Entute la Libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 2054 eŭroj.
La venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo okazos sabaton, la 24-an de novembro 2007.
[Gazetara komuniko de UEA]
Legu pli ĉe
http://mariasandelin.livejournal.com