Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / Malferma tago kun 90 vizitantoj

Malferma tago kun 90 vizitantoj

de Redakcio Laste modifita: 2007-06-05 23:26
Kun pli ol 90 vizitantoj el 15 landoj la Centra Oficejo de UEA spertis nekutime multnombre vizitatan "printempan" Malferman Tagon sabaton, la 2-an de junio. Pro la rekonstruado en la oficeja domo tiu ĉi aranĝo, organizita jam por la 26-a fojo, okazis pli malfrue ol kutime kaj fariĝis fakte somera Esperanto-aranĝo. Nekutima estis ankaŭ la scenejo por prelegoj kaj aliaj programeroj. Anstataŭ la nova konferencejo de la CO la programo disvolviĝis en la oficistaj laborĉambroj de la unua etaĝo, kies rekonstruado finiĝis tiel lastmomente, ke la oficistoj ne havis tempon por reveni al siaj kutimaj lokoj el la konferencejo, kien ili estis evakuitaj por la daŭro de la konstruado.

La ĉefa gasto estis Claude Piron, kiu elektis iom provokan temon por sia dufoje prezentita prelego: "Ĉiuj neesperantistoj estas afaziuloj". Lucas Vignoli Reis, vojaĝanta "ataŝeo" de Brazila Esperantista Junulara Organizo, prelegis kun sonaj kaj bildaj specimenoj pri la muziko de sia lando. Yves Nevelsteen kaj Petro Balaz enkondukis la publikon en la retan enciklopedion Vikipedio. Kiu volis konatiĝi kun Vikipedio pli profunde, povis poste ĉeesti praktikan demonstron kiel uzi kaj kunredakti ĝin. La tutan tagon estis ankaŭ montrataj Esperanto-filmoj. Surpriza aldono al la programo estis la flamenka versio de "La Espero" fare de Solo.

La plej furora libro dum la Tago estis la ĵus aperinta "Afero de espero: Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko" de Heidi Goes, kiun la aŭtorino mem prezentis kadre de la programo. "Afero de espero" vendiĝis en 17 ekzempleroj. Malkovrinte, ke la Libroservo de UEA ankoraŭ posedis 15 ekz. de "Maks kaj Moric", germana ŝatanto de tiu infanlibra klasikaĵo tuj aĉetis la tutan stokon tiel certigante al ĝi surprizan duan lokon. De "Vikipedio: praktika manlibro" estis venditaj 9 ekz. kaj de la ĉiam populara lernolibro "Saluton!" 6 ekz. Po 5-ekzemplere vendiĝis "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin, "Ĵim la migrulo: aventuroj de juna leopardo" de S. Stampa kaj la nova poemaro de Jorge Camacho "Eklipsas". Entute la Libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 2054 eŭroj.

La venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo okazos sabaton, la 24-an de novembro 2007.

[Gazetara komuniko de UEA]

arkivita en:
msandelin
msandelin diras:
2007-06-06 15:59
La titolo de la prelego de Piron estis "Ĉiuj neesperantistoj estas afaziuloj". Mi ne scias ĉu homoj havantaj tiun handikapon aprezas ke oni ŝercas pri ĝi, sed eble jes. Tio tamen ne estas same interesa kiel tiu eterna ideo de "ni kaj ili", alivorte ke ni esperantistoj trovis ion kion la resto de la homaro ne, kaj ni devas informi ĝin ke ĝi havas problemon pri kiu ĝi ni konscias. Ĉu ion ajn eblas atingi per tiel nehumila sinteno? La sola komuna trajto ĉe ne-esperantistoj pri kiu eblas certi estas ke ili ne parolas Esperanton.

Legu pli ĉe
http://mariasandelin.livejournal.com
mbavant
mbavant diras:
2007-06-06 20:14
Mi ne ĉeestis la eventon, sed konante la kutiman stilon kaj mensostaton de Piron, mi vere dubas, ke li ŝercis pri afazio. Sendube la titolo estas provoka kaj troiga, sed ĉu tio konsistigas en si mem malrespekton al la koncernaj handikapuloj?
Jorge
Jorge diras:
2007-06-08 14:26
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/lingvoj2.htm