Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La protestletero de KEL al UEA

La protestletero de KEL al UEA

de Redakcio Laste modifita: 2007-07-08 07:20
Kroata Esperanto-Ligo sendis al la komitato, prezidanto kaj ĝenerala direktoro de UEA oficialan proteston lige kun la planata konsisto de la nova estraro de UEA. Libera Folio publikigas la tekston de la letero.

Estimataj komitatanoj, estimata sinjoro prezidanto, estimata sinjoro ĝenerala direktoro,

Kroata Esperanto-Ligo, kiel Landa Asocio de UEA, en sia kunsido de la 2-a de julio 2007 esprimis malkontenton kaj akran proteston pri maniero kiel laboris la Elekta Komisiono de UEA, kiu proponis al la estraro de UEA personon el Kroatio, kiu ne membras en Landa Asocio, sed kiu fondis paralelan asocion en Kroatio kaj tiun asocion gvidas. Tiu propono malestimigas la laboron de Landa Asocio Kroata EsperantoLigo, kies laboroj kaj rezultoj estas respektataj enlande kaj eksterlande. Nia starpunkto estas, ke ne estas grave ĉu iu el Kroatio estas proponita por la estraro aŭ ne, sed gravas ke por la estraro estu proponitaj la plej kompetentaj esperantistoj el nia internacia komunumo. Laŭ ni, la Elekta Komisiono agis nekompetente, ĉar ĝi proponis nekompetentan personon. Ni, membroj de la Prezidantaro de KEL ne volas enmiksiĝi en la elekton de la estraro, sed ni deziras ke vi, la komitatanoj konu nian starpunkton.

Kun granda estimo, kore vin salutas
por la Prezidantaro
Vjekoslav Morankić
vicprezidanto de Kroata Esperanto-Ligo

arkivita en: