Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2007 / La elekta komisiono ne volas raporti

La elekta komisiono ne volas raporti

de Redakcio Laste modifita: 2007-03-13 07:18
[4.2.2004] Laŭ la elekta regularo de UEA, la elekta komisiono devis raporti pri la serĉado de novaj estraranoj plej laste la 24-an de januaro 2004. Tamen ĝis nun nenia raporto estis dissendita. Eĉ pli, laŭ Edvige Tantin Ackermann la komisiono nun ne intencas raporti, ĉar ĝi ne havas ion por diri. "Mi kaj la tuta elekto-komisiono estas senpovaj", diras Ackermann, kiu plendas, ke mankas kompetentaj dezirantoj estraraniĝi.

La elekton de la nova estraro de UEA preparadas trikapa elekta komisiono: Edvige Tantin Ackermann, Takeuti Yosikazu kaj Povilas Jegorovas. En la Universala Kongreso en Gotenburgo la elekta komisiono komencis sian laboron en nekutime demokratia spirito, per publika kunsido, en kiu ĉeestintoj povis proponi kandidatojn por la nova estraro, elektota en Pekino, kaj argumenti por siaj kandidatoj.

En la publika kunsido ĉeestintoj nomis kiel eblajn prezidantojn de UEA almenaŭ jenajn personojn: Ans Bakker, Osmo Buller, Mark Fettes, Stefan McGill, Flora Szabó-Felső, Humphrey Tonkin kaj Amri Wandel. Tamen ne estas klare, ĉu la elekta komisiono efektive kontaktis tiujn el la proponitoj, kiuj nun troviĝas ekster la estraro. Ni turnis nin al Osmo Buller por ekscii, kion li respondis al la elekta komisiono.

- Mi respondis nenion, ĉar la komisiono ne kontaktis min dum aŭ post la kongreso. Sed post mia renomumo kiel oficisto mi kompreneble ne plu estas disponebla por la elektoj, Buller komentis.

Dum la komitata kunsido en la Gotenburga UK la publiko atendis kun granda intereso la raporton de la elekta komisiono, sed la skriba raporto ne pretis, kaj ankaŭ buŝe la komitatanoj rakontis pri sia laboro ekstreme koncize, nur kelkfraze.

- Ni kontaktis kun personoj kiuj povus esti kandidatoj aŭ kiuj povus doni proponojn, diris Takeuti Yosikazu tiam.

- En publika kunveno ni parolis pri la bazaj kvalitoj kiujn devus havi estraranoj, kaj multaj nomoj estis proponataj, sed ni ne opinias oportuna publikigi la nomojn, diris Edvige Tantin Ackermann al la komitato de UEA, ignorante la fakton, ke nomoj menciitaj en publika kunveno jam estas publikaj.

- Ĉiukaze ni volas, ke ĉi-foje estu vera elekto, ŝi konstatis.

Komitatano Garik Kokolija tiam akcentis ke la komitato devas esti informata pri la laboro de la elekta komisiono.

- Laŭ la regularo ni trifoje devos raporti pri la progreso de nia laboro, respondis komisionano Takeuti.

- Ĉu ankaŭ pri la aktualaj nomoj, insistis Kokolija.

- Jes, promesis Takeuti.

Tamen jam pasis duonjaro post la kongreso, kaj la elekta komisiono havas nenion por raporti, ne pri konkretaj nomoj nek pri io alia. Eĉ la unua skriba raporto, kiun la komitato laŭ promeso de Edvige Tantin Ackermann devis ricevi aŭtune, neniam estis dissendita.

Laŭ la elekta regularo de UEA la elekta komisiono devas skribe raporti al la komitato pri siaj esploroj, pri la validaj kandidatiĝoj kaj pri siaj proponoj minimume tri fojojn en la periodo de unu jaro antaŭ la elektado. La unua skriba raportado fakte devas okazi jam dum la ordinara kunveno de la komitato en la jaro antaŭ la elektojaro, sed eĉ post la kongreso la komitato ne ricevis skriban raporton.

La dua raportado devas okazi ses monatojn antaŭ la elektado, alivorte duonjaron antaŭ la komenco de la sekva Universala Kongreso. Tiu limdato pasis jam la 24-an de januaro, sed la komisiono ne raportis, nek intencas raporti ion ajn.

- Mi, akorde kun la aliaj komisionanoj, decidis ne raporti ĝis nun, ĉar la situacio estas entute ne stabila kaj ankoraŭ en fazo de pripensado flanke de pluraj eblaj kandidatoj. Mi anoncis ke raporto alvenos nur post la 31-a de marto, pli-malpli la lasta dato fiksita por raporto de la elekta komisiono, diras Edvige Tantin Ackermann responde al demando de Libera Folio.

Tia decido rekte kontraŭas la elektan regularon de UEA. La elekta komisiono simple devas raporti ses monatojn antaŭ la Universala Kongreso pri la situacio tia, kia ĝi tiam estas, sendepende de tio, ĉu iuj kandidatoj ion pripensas aŭ ne. La 31-a de marto laŭ la regularo ne estas limdato por iu ajn raporto de la elekta komisiono. Ĝis tiam la komitatanoj devas liveri siajn proponojn pri novaj estraranoj al la elekta komisiono, kaj poste la konkludan raporton la elekta komisiono devus liveri al la komitato plej laste la 10-an de majo. Sed ĝis nun ja ne estis liverita eĉ la unua skriba raporto el la tri.

Edvige Tantin Ackermann tamen ĉagreniĝas ne tiom pro sia propra malobservo de la regularo, kiom pro la pasiveco de la membroj.

- Nia laboro plu daŭras, kaj mi devas konfesi ke ĝi estas vere malfacila, nia popolo ŝajne ne tro emas fariĝi respondeculo de tia grava asocio kia UEA estas. Miaj multaj klopodoj akiri kandidatojn kiuj povu vere kompetente agi riskas senutilon.

Edvige Tantin Ackermann jam timas, ke la elekta komisiono ne kapablos plenumi la promeson donitan en Gotenburgo: prezenti al la komitato en Pekino plurajn alternativajn kandidatojn por la estraro:

- Mi nepre volas, kaj cetere promesis tion, prezenti plurajn kandidatojn por samaj funkcioj por doni la eblecon al la Komitato vere kaj reale elekti, tiamaniere ke alia Zagrebo ne ripetiĝu, verŝajne tio ne okazos. Mi kaj la tuta Elekto-Komisiono estas senpovaj se homoj ne volas surpreni respondecon kaj taskojn.